Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 39    >>


1 [Al la ĥorestro Jedutun. Psalmo de David.]

    2 Mi diris: Mi gardos min sur miaj vojoj,
    Ke mi ne peku per mia lango;
    Mi bridos mian buŝon,
    Kiam malpiulo staras kontraŭ mi.
    3 Mi estis muta kaj silenta, mi silentis eĉ pri bono;
    Kaj mia sufero estis mordanta.
    4 Ekbrulis mia koro en mia interno,
    En miaj pensoj ekflamis fajro,
    Mi ekparolis per mia lango: –
    
    5 Sciigu al mi, ho Eternulo, mian finon,
    Kaj kia estos la daŭro de miaj tagoj,
    Por ke mi sciu, kiel neniiĝa mi estas.
    6 Jen Vi donis al mi tagojn larĝajn kiel manplato,
    Kaj la daŭro de mia vivo estas antaŭ Vi kiel nenio;
    Absoluta vantaĵo estas ĉiu homo, kiel ajn forte li starus. [Sela.]
    7 Nur kiel fantomo iras la homo, nur vante li klopodas;
    Li kolektas, kaj ne scias, kiu ĝin ricevos. –
    
    8 Kaj nun kion mi devas esperi, mia Sinjoro?
    Mia espero estas al Vi.
    9 De ĉiuj miaj pekoj liberigu min,
    Ne lasu min fariĝi mokindaĵo por sensaĝulo.
    10 Mi mutiĝis, mi ne malfermos mian buŝon,
    Ĉar Vi tion faris.
    11 Deturnu de mi Vian frapon;
    De Via batanta mano mi pereas.
    12 Se Vi punas homon pro lia krimo,
    Tiam lia beleco konsumiĝas kiel de tineoj.
    Nur vantaĵo estas ĉiu homo. [Sela.] –
    
    13 Aŭskultu mian preĝon, ho Eternulo, kaj atentu mian krion;
    Al miaj larmoj ne silentu;
    Ĉar migranto mi estas ĉe Vi,
    Enmigrinto, kiel ĉiuj miaj patroj.
    14 Lasu min, ke mi vigliĝu,
    Antaŭ ol mi foriros kaj ĉesos ekzisti.


<<    Psalmo: 39    >>



supren al la komenco de la paĝo