Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 40    >>


1 [Al la ĥorestro. Psalmo de David.]

    2 Mi atende esperis al la Eternulo,
    Kaj Li kliniĝis al mi kaj aŭskultis mian krion.
    3 Kaj Li eltiris min el la pereiga foso,
    El la ŝlima marĉo,
    Kaj Li starigis sur roko mian piedon
    Kaj fortikigis miajn paŝojn.
    4 Kaj Li metis en mian buŝon novan kanton,
    Laŭdon al nia Dio.
    Multaj tion vidos kaj ektimos,
    Kaj ili esperos al la Eternulo.
    5 Feliĉa estas la homo, kiu metis sian esperon sur la Eternulon
    Kaj ne turnis sin al la fieruloj kaj al la mensogemuloj.
    6 Multon Vi faris, ho Eternulo, mia Dio!
    Viaj mirakloj kaj pensoj estas pri ni.
    Neniu egalas Vin.
    Mi rakontos kaj parolos,
    Sed ili estas super ĉiu kalkulo. –
    
    7 Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras;
    La orelojn Vi malfermis al mi;
    Bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne postulas.
    8 Tiam mi diris: Jen mi venas;
    En la skribrulaĵo estas skribite pri mi.
    9 Plenumi Vian volon, mia Dio, mi deziras,
    Kaj Viaj ordonoj estas en mia koro.
    10 Mi predikas justecon en granda kunveno;
    Jen mi ne fermas mian buŝon, ho Eternulo, Vi tion scias.
    11 Vian justecon mi ne kaŝis
    En mia koro,
    Pri Via fideleco kaj Via helpo mi parolis;
    Mi ne kaŝis Vian favorkorecon kaj Vian verecon
    Antaŭ la granda kunveno. –
    
    12 Vi, ho Eternulo, ne fermu Vian favorkorecon antaŭ mi,
    Via boneco kaj Via vereco ĉiam min gardu. –
    
    13 Ĉar ĉirkaŭis min suferoj sennombraj,
    Atingis min miaj kulpoj,
    Ke mi ne povas vidi;
    Ili estas pli multenombraj, ol la haroj sur mia kapo,
    Kaj mia koro min forlasis. –
    
    14 Volu, ho Eternulo, savi min;
    Ho Eternulo, rapidu helpi min. –
    
    15 Hontiĝu kaj konfuziĝu tiuj,
    Kiuj volas pereigi mian animon;
    Retiriĝu kaj estu mokataj tiuj,
    Kiuj deziras al mi malbonon.
    16 Teruritaj estu de sia honto tiuj,
    Kiuj diras al mi: Ha, ha!
    17 Gaju kaj ĝoju pro Vi
    Ĉiuj Viaj serĉantoj;
    La amantoj de Via helpo diru ĉiam:
    Granda estas la Eternulo. –
    
    18 Kaj mi estas mizera kaj malriĉa;
    Mia Sinjoro pensu pri mi.
    Vi estas mia helpo kaj mia savanto;
    Ho mia Dio, ne malrapidu.


<<    Psalmo: 40    >>



supren al la komenco de la paĝo