Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 53    >>


1 [Al la ĥorestro. Por maĥalato. Instruo de David.]

    2 La sensaĝulo diris en sia koro:
    Dio ne ekzistas.
    Ili sentaŭgiĝis, kaj abomeniĝis en la malvirto;
    Ekzistas neniu, kiu faras bonon.
    3 Dio el la ĉielo ekrigardis la homidojn,
    Por vidi, ĉu ekzistas prudentulo, kiu serĉas Dion.
    4 Ĉiu devojiĝis, ĉiuj malvirtiĝis;
    Ekzistas neniu, faranta bonon,
    Ne ekzistas eĉ unu. –
    
    5 Ĉu ne prudentiĝos tiuj, kiuj faras malbonon,
    Kiuj manĝas mian popolon, kiel oni manĝas panon,
    Kaj kiuj ne vokas al Dio? –
    
    6 Tie ili forte ektimis, kie timindaĵo ne ekzistis;
    Ĉar Dio disĵetis la ostojn de tiuj, kiuj vin sieĝas;
    Vi hontigis ilin, ĉar Dio ilin forpuŝis. –
    
    7 Ho, ke venu el Cion savo al Izrael!
    Kiam Dio revenigos Sian forkaptitan popolon,
    Tiam triumfos Jakob kaj ĝojos Izrael.


<<    Psalmo: 53    >>



supren al la komenco de la paĝo