Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 54    >>


1 [Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Instruo de David, 2 kiam venis la Zifanoj, kaj diris al Saul: Jen David kaŝiĝas ĉe ni.]

    3 Ho Dio, per Via nomo helpu min,
    Kaj per Via forto donu al mi justecon.
    4 Ho Dio, aŭskultu mian preĝon,
    Atentu la vortojn de mia buŝo.
    5 Ĉar fremduloj leviĝis kontraŭ mi,
    Kaj fortuloj serĉas mian animon;
    Ili ne havas Dion antaŭ si. [Sela.] –
    
    6 Jen Dio estas mia helpanto,
    Mia Sinjoro estas subtenanto de mia animo.
    7 Li returnos la malbonon al miaj malamikoj:
    Laŭ Via vereco ekstermu ilin. –
    
    8 Kun volonteco mi faros al Vi oferdonon,
    Mi gloros Vian nomon, ho Eternulo, ĉar ĝi estas bona;
    9 Ĉar de ĉiuj suferoj Li savis min,
    Kaj venĝon sur miaj malamikoj vidas mia okulo.


<<    Psalmo: 54    >>



supren al la komenco de la paĝo