Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 57    >>


1 [Al la ĥorestro. Por Al-taŝĥet. Verko de David, kiam li forkuris de Saul en la kavernon.]

    2 Korfavoru min, ho Dio, korfavoru min;
    Ĉar ĉe Vi rifuĝas mia animo,
    Kaj sub la ombro de Viaj flugiloj mi min kaŝas,
    Ĝis pasos la mizeroj.
    3 Mi vokas al Dio Plejalta,
    Al Dio, kiu decidas pri mi.
    4 Li sendu el la ĉielo kaj helpu min,
    Li, kiu hontigas mian persekutanton; [Sela.]
    Dio sendu Sian favoron kaj Sian veron.
    5 Mia animo estas inter leonoj;
    Mi kuŝas inter homidoj avidaj, kies dentoj estas ponardegoj kaj sagoj,
    Kaj kies lango estas akra glavo.
    6 Altiĝu super la ĉielo, ho Dio;
    Via gloro estu super la tuta tero. –
    
    7 Reton ili metis antaŭ miaj piedoj;
    Ili premis mian animon;
    Ili fosis antaŭ mi foson,
    Sed ili mem falis en ĝin. [Sela.]
    8 Fortika estas mia koro, ho Dio, fortika estas mia koro;
    Mi kantos kaj gloros.
    9 Vekiĝu, mia honoro, vekiĝu, psaltero kaj harpo;
    Mi vekos la matenan ĉielruĝon.
    10 Mi gloros Vin, ho mia Sinjoro, inter la popoloj;
    Mi prikantos Vin inter la gentoj.
    11 Ĉar granda ĝis la ĉielo estas Via boneco,
    Kaj ĝis la nuboj estas Via vero.
    12 Altiĝu super la ĉielo, ho Dio;
    Via gloro estu super la tuta tero.


<<    Psalmo: 57    >>



supren al la komenco de la paĝo