Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 58    >>


1 [Al la ĥorestro. Por Al-taŝĥet. Verko de David.]

    2 Ĉu efektive vi parolas veron, vi potenculoj?
    Ĉu vi juste juĝas, homidoj?
    3 Kontraŭe, en la koro vi faras krimaĵojn,
    Sur la tero vi pesas per manoj rabemaj.
    4 De la momento de sia naskiĝo la malvirtuloj devojiĝis;
    De el la ventro de sia patrino la mensogantoj ekeraris.
    5 Ilia veneno estas simila al la veneno de serpento,
    De surda aspido, kiu ŝtopas sian orelon,
    6 Kiu ne aŭskultas la vortojn de sorĉistoj,
    Kiel ajn lertaj en sia arto. –
    
    7 Ho Dio, frakasu iliajn dentojn en ilia buŝo;
    Frakasu la makzelojn de la junaj leonoj, ho Eternulo!
    8 Ili forverŝiĝu kiel akvo, kiu malaperas;
    Kiam Li ĵetos Siajn sagojn, ili estu kiel buĉitaj.
    9 Kiel limako konsumiĝanta ili malaperu,
    Kiel abortaĵo virina, kiu ne vidis la sunon; –
    
    10 Antaŭ ol viaj kaldronoj eksentos la dornojn,
    Ilin vivajn kaj freŝajn pereigu la ventego. –
    
    11 Ĝojos la virtulo, kiam li vidos venĝon;
    Li lavos siajn piedojn en la sango de la malvirtulo.
    12 Kaj la homoj diros: Ekzistas rekompenco por la virtulo,
    Ekzistas Dio, juĝanto sur la tero.


<<    Psalmo: 58    >>



supren al la komenco de la paĝo