Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 59    >>


1 [Al la ĥorestro. Por Al-taŝĥet. Verko de David, kiam Saul sendis, ke oni gardu la domon, por lin mortigi.]

    2 Savu min de miaj malamikoj, mia Dio;
    Defendu min kontraŭ tiuj, kiuj leviĝis kontraŭ mi.
    3 Savu min de la krimuloj,
    Kaj kontraŭ la sangaviduloj helpu min. –
    
    4 Ĉar jen ili embuskas kontraŭ mia animo,
    Fortuloj kolektiĝas kontraŭ mi,
    Ne por mia krimo kaj ne por mia peko, ho Eternulo.
    5 Sen kulpo de mia flanko ili kunkuras kaj armiĝas; –
    
    Rapidu renkonte al mi, kaj rigardu.
    6 Vi, ho Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael,
    Vekiĝu, por punviziti ĉiujn popolojn;
    Ne indulgu ĉiujn krimajn malbonfarantojn. [Sela.] –
    
    7 Ili revenas vespere, bojas kiel hundoj,
    Kaj iras ĉirkaŭ la urbo.
    8 Jen ili parolaĉas per siaj buŝoj;
    Glavoj estas sur iliaj lipoj; ĉar kiu, ili diras, aŭdas? –
    
    9 Sed Vi, ho Eternulo, ridos pri ili;
    Vi mokos ĉiujn popolojn.
    10 Ho mia forto, al Vi mi min turnas;
    Ĉar Dio estas mia rifuĝo.
    11 Mia bona Dio rapidos al mi;
    Dio vidigos al mi venĝon sur miaj malamikoj. –
    
    12 Ne mortigu ilin, por ke ne forgesu mia popolo;
    Disbatu ilin per Via forto kaj faligu ilin,
    Ho Sinjoro, nia ŝildo.
    13 La parolo de iliaj lipoj estas peko de iliaj buŝoj;
    Ili kaptiĝu per sia malhumileco,
    Ĉar ili parolas nur pri ĵurrompo kaj mensogo.
    14 Ekstermu ilin en kolerego, ekstermu, ke ili ne plu ekzistu;
    Kaj ili eksciu, ke Dio regas ĉe Jakob,
    Ĝis la limoj de la mondo. [Sela.] –
    
    15 Ili revenas vespere, bojas kiel hundoj,
    Kaj iras ĉirkaŭ la urbo.
    16 Ili vagas pro manĝo,
    Kaj sen satiĝo pasigas la nokton. –
    
    17 Sed mi kantos Vian forton,
    Kaj matene mi gloros Vian bonecon;
    Ĉar Vi estis por mi defendo kaj rifuĝo
    En la tago de mia malfeliĉo.
    18 Ho mia forto, al Vi mi kantos;
    Ĉar Dio estas mia defendo, la Dio de mia favoro.


<<    Psalmo: 59    >>



supren al la komenco de la paĝo