Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 6    >>


1 [Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj, por basuloj. Psalmo de David.]

    2 Ho Eternulo, ne en Via kolero min riproĉu,
    Kaj ne en Via furiozo min punu.
    3 Korfavoru min, ho Eternulo, ĉar mi senfortiĝis;
    Sanigu min, ho Eternulo, ĉar ektremis miaj ostoj.
    4 Kaj mia animo forte ektremis;
    Kaj Vi, ho Eternulo, ĝis kiam?
    5 Returnu Vin, ho Eternulo, savu mian animon;
    Helpu min pro Via favorkoreco.
    6 Ĉar en la morto ne ekzistas memoro pri Vi;
    En Ŝeol, kiu gloros Vin? –
    
    7 Mi laciĝis de mia ĝemado;
    Ĉiun nokton mi priverŝas mian liton;
    Per miaj larmoj mi malsekigas mian kuŝejon.
    8 Sekiĝis de malĝojo mia vizaĝo,
    Maljuniĝis de ĉiuj miaj premantoj. –
    
    9 Foriĝu de mi, ĉiuj, kiuj faras malbonon;
    Ĉar aŭdis la Eternulo la voĉon de mia ploro.
    10 Aŭdis la Eternulo mian peton;
    La Eternulo akceptos mian preĝon.
    11 Hontigitaj kaj tre teruritaj estos ĉiuj miaj malamikoj;
    Ili forturniĝos kaj tuj estos hontigitaj.


<<    Psalmo: 6    >>



supren al la komenco de la paĝo