Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 5    >>


1 [Al la ĥorestro. Por blovaj instrumentoj. Psalmo de David.]

    2 Miajn vortojn aŭskultu, ho Eternulo.
    Trapenetru miajn pensojn.
    3 Aŭdu la voĉon de mia krio, mia Reĝo kaj mia Dio;
    Ĉar al Vi mi preĝas. –
    
    4 Ho Eternulo, matene Vi aŭdas mian voĉon;
    Matene mi eldiras mian preĝon al Vi, kaj mi atendas.
    5 Ĉar Vi ne estas tia Dio, kiu amas malpiaĵon;
    Malbonulo ne povas gasti ĉe Vi.
    6 Fanfaronuloj ne staros antaŭ Vi;
    Vi malamas ĉiujn, kiuj faras malbonon.
    7 Vi pereigas tiujn, kiuj parolas malveron;
    Sangavidan kaj malican la Eternulo abomenas.
    8 Kaj mi, pro Via granda favoro, eniros en Vian domon;
    Mi kliniĝos en Via sankta templo kun respektego al Vi. –
    
    9 Ho Eternulo, gvidu min laŭ Via justeco;
    Pro miaj insidantoj ebenigu antaŭ mi Vian vojon. –
    
    10 Ĉar ne ekzistas vero en ilia buŝo;
    En ilia interno estas malvirteco;
    Malfermita tombo estas ilia gorĝo;
    Per sia lango ili hipokritas. –
    
    11 Montru ilian kulpon, ho Dio,
    Ke ili falu per siaj intencoj;
    Pro iliaj multaj krimoj ĵetu ilin malsupren,
    Ĉar ili ribelis kontraŭ Vi. –
    
    12 Kaj ekĝojos ĉiuj, kiuj fidas Vin;
    Ili eterne estos gajaj, kaj Vi ilin favoros;
    Kaj triumfos pri Vi tiuj, kiuj amas Vian nomon.
    13 Ĉar Vi, ho Eternulo, benas piulon;
    Kiel per ŝildo Vi ĉirkaŭdefendas lin per favoro.


<<    Psalmo: 5    >>



supren al la komenco de la paĝo