Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 61    >>


1 [Al la ĥorestro. Por korda instrumento. De David.]

    2 Aŭskultu, ho Dio, mian krion;
    Atentu mian preĝon.
    3 De la fino de la tero mi vokas al Vi en la malĝojo de mia koro:
    Sur rokon tro altan por mi suprenkonduku min. –
    
    4 Ĉar Vi estis mia rifuĝejo,
    Fortika turo kontraŭ malamiko.
    5 Lasu min loĝi eterne en Via tendo,
    Havi rifuĝon sub la kovro de Viaj flugiloj. [Sela.]
    6 Ĉar Vi, ho Dio, aŭdis miajn promesojn;
    Vi donis al mi la heredon de tiuj, kiuj timas Vian nomon. –
    
    7 Aldonu tagojn al la tagoj de la reĝo,
    Ke liaj jaroj daŭru multajn generaciojn.
    8 Li restu eterne antaŭ Dio;
    Boneco kaj vero laŭ Via volo lin gardu. –
    
    9 Tiel mi prikantos Vian nomon eterne,
    Plenumante miajn promesojn ĉiutage.


<<    Psalmo: 61    >>



supren al la komenco de la paĝo