Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 62    >>


1 [Al la ĥorestro. Por Jedutun. Psalmo de David.]

    2 Nur al Dio esperas mia animo;
    De Li venas mia savo.
    3 Nur Li estas mia fortikaĵo kaj mia savo, mia rifuĝejo;
    Mi ne tute renversiĝos. –
    
    4 Ĝis kiam vi insidos kontraŭ viro kaj ĉiuj vi penos faligi lin,
    Kiel kliniĝintan muron, kiel barilon kadukan?
    5 Ili meditas nur pri tio, ke ili deĵetu lin de lia altaĵo;
    Plaĉas al ili malvero;
    Per la buŝo ili benas, kaj interne ili malbenas. [Sela.] –
    
    6 Nur Dion fidu, mia animo;
    Ĉar Li estas mia espero.
    7 Nur Li estas mia fortikaĵo kaj mia savo, mia rifuĝejo;
    Mi ne renversiĝos.
    8 En Dio estas mia savo kaj mia honoro;
    Mia forta roko, mia ŝirmo estas en Dio. –
    
    9 Fidu Lin en ĉiu tempo, ho popolo;
    Elverŝu antaŭ Li vian koron:
    Dio estas nia defendo. [Sela.] –
    
    10 Nur vantaĵo estas la malaltranguloj, malveraĵo estas la altranguloj;
    Metitaj sur pesilon, ili ĉiuj estas malpli ol vantaĵo.
    11 Ne fidu perfortaĵon, kaj rabitaĵon ne fidu vane;
    Kiam kreskos riĉeco, ne atentu ĝin per via koro. –
    
    12 Unu vorton diris Dio,
    Dufoje mi ĝin aŭdis,
    Ke la forto estas ĉe Dio.
    13 Kaj Vi, ho mia Sinjoro, havas favorkorecon;
    Ĉar Vi redonas al homo laŭ liaj faroj.


<<    Psalmo: 62    >>



supren al la komenco de la paĝo