Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 63    >>


1 [Psalmo de David, kiam li estis en la dezerto de Judujo.]

    2 Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore serĉas;
    Soifas pri Vi mia animo, sopiras pri Vi mia karno,
    En lando seka, sensuka, kaj senakva.
    3 Mi volus vidi Vin en Via sanktejo,
    Vidi Vian forton kaj gloron. –
    
    4 Ĉar Via favoro estas pli bona ol vivo;
    Miaj lipoj Vin gloras.
    5 Tiel mi Vin gloradus en la daŭro de mia vivo,
    Levadus miajn manojn pro Via nomo.
    6 Kvazaŭ de graso kaj oleo satiĝus mia animo,
    Kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia buŝo.
    7 Kiam mi rememoras Vin sur mia lito,
    En ĉiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi.
    8 Ĉar Vi estis por mi helpo,
    Kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi ĝojas.
    9 Mia animo algluiĝis al Vi;
    Min subtenas Via dekstra mano. –
    
    10 Kaj tiuj, kiuj penas pereigi mian animon,
    Iros en la profundon subteran.
    11 Ili estos mortigitaj per glavo,
    Fariĝos akiro de vulpoj.
    12 Kaj la reĝo ĝojos per Dio;
    Triumfos ĉiu, kiu ĵuras al Li;
    Ĉar ŝtopiĝos la buŝo de tiuj, kiuj parolas malveron.


<<    Psalmo: 63    >>



supren al la komenco de la paĝo