Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 75    >>


1 [Al la ĥorestro. Por Al-taŝĥet. Psalmo de Asaf. Kanto.]

    2 Ni gloras Vin, ho Dio, ni gloras Vin;
    Proksima estas Via nomo;
    Oni rakontas Viajn miraklojn. –
    
    3 Kiam Mi elektos tempon,
    Mi faros justan juĝon.
    4 Tremas la tero kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj;
    Mi fortikigis ĝiajn kolonojn. [Sela.] –
    
    5 Mi diras al la fanfaronuloj: Ne fanfaronu;
    Kaj al la malvirtuloj: Ne levu kornon;
    6 Ne levu supren vian kornon,
    Ne parolu kun nefleksebla kolo;
    7 Ĉar ne de oriento kaj ne de okcidento
    Kaj ne de la dezerto venas alteco.
    8 Nur Dio estas juĝanto;
    Unu homon Li malaltigas, kaj alian Li altigas.
    9 Ĉar la pokalo estas en la mano de la Eternulo,
    Kaj la vino ŝaŭmas, plena de aromaĵo, kaj Li verŝas el ĝi;
    Sed nur ĝian feĉon elsuĉos kaj trinkos ĉiuj malvirtuloj de la tero. –
    
    10 Kaj mi eterne predikos,
    Mi kantos al la Dio de Jakob.
    11 Kaj ĉiujn kornojn de la malvirtuloj mi rompos;
    Altiĝos la kornoj de virtulo.


<<    Psalmo: 75    >>



supren al la komenco de la paĝo