Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 76    >>


1 [Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo de Asaf. Kanto.]

    2 Dio estas konata en Judujo;
    Granda estas Lia nomo en Izrael.
    3 En Salem estas Lia tendo,
    Kaj Lia loĝejo sur Cion.
    4 Tie Li rompis la sagojn de pafarko,
    Ŝildon, glavon, kaj militon. [Sela.] –
    
    5 Vi estas majesta kaj potenca
    Sur la sovaĝbestaj montoj.
    6 Senarmiĝis la fortkoruloj, endormiĝis;
    Kaj ĉiuj militistoj restis kvazaŭ sen manoj.
    7 De Via minaco, ho Dio de Jakob,
    Paraliziĝis rajdisto kaj ĉevalo.
    8 Vi, Vi estas timinda;
    Kaj kiu restos staranta antaŭ Vi, kiam ekflamas Via kolero?
    9 El la ĉielo Vi aŭdigis juĝon;
    La tero ektimis kaj eksilentis,
    10 Kiam Dio leviĝis, por juĝi,
    Por savi ĉiujn humilulojn sur la tero. [Sela.]
    11 Ĉar la kolero de homo fariĝas Via gloro,
    Kiam Vi zonas Vin per la resto de Via kolero. –
    
    12 Faru kaj plenumu promesojn al la Eternulo, via Dio;
    Vi ĉiuj, kiuj Lin ĉirkaŭas, alportu donacojn al la Timindulo.
    13 Li humiligis la spiriton de potenculoj;
    Li estas timinda por la reĝoj de la tero.


<<    Psalmo: 76    >>



supren al la komenco de la paĝo