Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 98    >>


1 [Psalmo.]
    
    Kantu al la Eternulo novan kanton,
    Ĉar miraklojn Li faris;
    Helpis Lin Lia dekstra mano kaj Lia sankta brako.
    2 La Eternulo aperigis Sian savon;
    Antaŭ la okuloj de la popoloj Li malkaŝis Sian justecon.
    3 Li memoras Sian bonecon kaj Sian fidelecon al la domo de Izrael.
    Vidis ĉiuj finoj de la tero la helpon de nia Dio. –
    
    4 Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero;
    Kantu, gloru, kaj muziku.
    5 Muziku al la Eternulo per harpo,
    Per harpo kaj per sonoj de psalmo.
    6 Per trumpetoj kaj per sono de korno
    Ĝoje kriu antaŭ la Reĝo, la Eternulo. –
    
    7 Bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas,
    La mondo kaj ĝiaj loĝantoj.
    8 La riveroj plaŭdu per la manoj,
    La montoj kune kantu ĝoje,
    9 Antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas,
    Por juĝi la teron;
    Li juĝos la mondon kun justeco
    Kaj la popolojn kun vereco.


<<    Psalmo: 98    >>



supren al la komenco de la paĝo