Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 99    >>



    1 La Eternulo reĝas, tremas la popoloj;
    Li sidas sur keruboj, ŝanceliĝas la tero.
    2 La Eternulo estas granda en Cion,
    Kaj Li estas alte super ĉiuj popoloj.
    3 Oni gloru Vian grandan kaj timindan nomon:
    Li estas sankta. –
    
    4 Kaj la forton de la reĝo, kiu amas justecon,
    Vi fortikigis en praveco;
    Juĝon kaj justecon en Jakob Vi aranĝis.
    5 Altigu la Eternulon, nian Dion,
    Kaj kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj:
    Li estas sankta. –
    
    6 Moseo kaj Aaron estas inter Liaj pastroj,
    Kaj Samuel estas inter tiuj, kiuj vokas Lian nomon;
    Ili vokis al la Eternulo, kaj Li ilin aŭskultis.
    7 El nuba kolono Li parolis al ili;
    Ili observis Liajn regulojn,
    Kaj la leĝon, kiun Li donis al ili.
    8 Ho Eternulo, nia Dio, Vi ilin aŭskultis;
    Vi estis por ili Dio pardonanta,
    Kvankam venĝanto por iliaj faroj. –
    
    9 Altigu la Eternulon, nian Dion,
    Kaj kliniĝu antaŭ Lia sankta monto;
    Ĉar sankta estas la Eternulo, nia Dio.


<<    Psalmo: 99    >>



supren al la komenco de la paĝo