Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Saĝeco


<<    Ĉapitro: 2    >>



    1 Ili diris en si malprave rezonante:
    Nia vivo estas mallonga kaj dolora,
    kaj la morto ne estas rebonigo,
    kaj ne estas konata iu ajn, kiu revenis el Hadeso.
    2 Ĉar nia naskiĝo okazis tute hazarde
    kaj poste ni estos kvazaŭ entute ne ekzistintaj,
    pro tio, ke la spiro en niaj naztruoj estas fumo
    kaj la rezonado estas nur fajrero en la movado de la koro.
    3 Kiam ĉi tiu estingiĝos, cindriĝos la korpo
    kaj la spirito disŝutiĝos kvazaŭ malplena aero,
    4 kaj nia nomo fine estos forgesita
    kaj neniu memoros pri niaj agoj;
    kaj nia vivo forpasos kiel la spuroj de nubo,
    estos dispelita kiel nebulo,
    ĉasate de la radioj de la suno
    kaj venkite de ties varmego.
    5 Nia vivo estas la pasado de ombro,
    kaj revoki nian finon estas neeble,
    ĉar ĝi estas sigelita kaj neniu revenigas ĝin.
    6 Venu do, kaj ni ĝuu la bonaĵojn, kiuj vere ekzistas,
    kaj eluzu la kreitaĵaron plene, kiel en nia juneco.
    7 Ni plenigu nin per multekosta vino kaj mirho,
    kaj ne permesu, ke la printempa floro preterpasu nin.
    8 Ni kronu nin per rozoj antaŭ ol ili velkos.
    9 Estu neniu el ni, kiu ne partoprenus en nia diboĉado;
    ni lasu ĉie postsignojn de nia ĝuado,
    ĉar ĉi tio estas nia sorto kaj jen nia loto.
    10 Ni tiranu la justan malriĉulon,
    ni ne ŝparu la vidvinon,
    nek respektu la grizajn harojn de maljunulo.
    11 Estu nia forto nia justa leĝo,
    ĉar malforteco estas pruvita senutila.
    12 Ni embusku kontraŭ la justulo,
    ĉar li estas malutila al ni kaj li kontraŭstaras niajn agojn,
    kaj riproĉas al ni pekojn kontraŭ la Leĝo
    kaj kulpigas nin pri pekoj kontraŭ tio, kion ni lernis.
    13 Li pretendas havi scion pri Dio
    kaj nomas sin servanto de la Sinjoro.
    14 Li fariĝis refutaĵo de niaj pensoj;
    la nura vido de li ĝenas nin,
    15 ĉar lia vivo estas malsama ol tiu de aliaj
    kaj liaj vojoj estas nekutimaj.
    16 Li taksas nin falsaj
    kaj tenas sin for de niaj vojoj kvazaŭ de malpuraĵoj;
    li gratulas la justulojn pro ilia fino,
    kaj fanfaronas, ke Dio estas lia patro.
    17 Ni vidu, ĉu liaj vortoj estas veraj
    kaj ni provu, kio okazos ĉe lia foriro.
    18 Ĉar se la justulo estas la filo de Dio, Li subtenos lin
    kaj savos lin el la mano de liaj kontraŭuloj.
    19 Ni provu lin per perforto kaj torturo,
    por ekscii lian prudentecon
    kaj por pritaksi lian eltenkapablon.
    20 Ni kondamnu lin al hontiga morto;
    ĉar li ekzameniĝos surbaze de liaj propraj vortoj.
    21 Tiel ili rezonadas sed ili eraras,
    ĉar ilia malvirto blindigis ilin.
    22 Kaj ili ne konas la misterojn de Dio
    nek esperas la rekompencon de sankteco
    nek kredas pri la premio de senkulpaj animoj.
    23 Dio ja kreis la homon nepereonta
    kaj Li faris lin la bildo de Sia propra eterneco.
    24 Sed pro la envio de la diablo la morto eniris la mondon,
    kaj tiuj, kiuj aliĝas al ĝi, spertas ĝin.

<<    Ĉapitro: 2    >>



supren al la komenco de la paĝo