Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Saĝeco


<<    Ĉapitro: 4    >>



    1 Pli bona estas seninfaneco kun virto;
    ĉar la memoro pri ĉi tiu estas senmorta,
    tial ke kaj ĉe Dio kaj ĉe la homoj ĝi estas konata.
    2 Ĉeestantan ili imitas ĝin,
    foririntan ili sopiras;
    kaj en la mondo ĝi procesie marŝas,
    kronita per floroj,
    venkinte en la konkurso por premioj nemakulitaj.
    3 Sed la fekunda multego de la malpiuloj ne utilos
    kaj per bastardaj draĵoj ne faros profundajn radikojn
    nek starigos sekuran bazon.
    4 Ĉar eĉ se iliaj tigoj iom da tempo portos florojn,
    ili staros malsekure kaj estos skuitaj de la vento
    kaj elradikigitaj de la forto de la ventoj.
    5 Iliaj branĉetoj estos forrompitaj antaŭ ol maturiĝi,
    kaj ilia frukto estos senutila,
    tro nematura por manĝado
    kaj taŭga por nenio.
    6 Ĉar infanoj naskiĝintaj el kontraŭleĝaj geedziĝoj
    atestas pri malvirto kontraŭ siaj gepatroj,
    kiam tiuj estas ekzamenataj.
    7 Sed justulo, eĉ se li mortos antaŭtempe,
    estos en ripozo;
    8 ĉar ne pro la longeco de tempo estas maljuneco honorinda
    kaj ĝi ne estas mezurata laŭ la nombro da jaroj,
    9 sed grizhareco estas por homoj la prudento,
    kaj plena maljuneco estas nemakulita vivo.
    10 Plaĉante al Dio, li estis amata,
    kaj vivante inter pekuloj, li estis forprenita.
    11 Li estis rabita,
    por ke malvirto ne ŝanĝu lian prudenton
    nek ruzo trompu lian animon.
    12 Ĉar la sorĉo de la malnobleco mallumigas ĉion bonan,
    kaj la ondado de deziro perversigas la senkulpan menson.
    13 Perfektiĝinte en mallonga tempo,
    li plenumos longan tempon;
    14 ĉar lia animo plaĉis al la Sinjoro,
    tial Li forrapidigis lin el inter la malvirtuloj.
    Sed la nacioj, vidinte kaj ne kompreninte,
    eĉ ne intelekte konsciiĝis pri ĉi tio,
    15 ke graco kaj kompato apartenas al Liaj elektitoj,
    kaj respekto al Liaj sanktuloj.
    16 Sed la mortinta justulo kondamnos la vivantajn malpiulojn,
    kaj la rapide perfektiĝinta juneco la multjaran maljunecon de la maljustulo;
    17 ĉar ili vidos la finon de la saĝulo
    kaj ne komprenos, kion la Sinjoro intencis pri li,
    kaj por kio Li sekurigis lin.
    18 Ili vidos kaj malestimos;
    sed ilin la Sinjoro priridos,
    19 kaj poste ili fariĝos senhonorigita kadavro
    kaj primokitaĵo por ĉiam inter la mortintoj,
    pro tio, ke Li ĵetis ilin senparolajn malsupren
    kaj ŝancelos ilin de la fundamentoj,
    kaj ili estos sekigitaj ĝis ekstremeco
    kaj estos en dolorego,
    kaj la memoro pri ili pereos.
    20 Ĉe la kalkulado de siaj pekoj ili venos tremante,
    kaj iliaj malvirtaĵoj, konfrontigite, kondamnos ilin.

<<    Ĉapitro: 4    >>



supren al la komenco de la paĝo