Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Sentencoj/Proverboj


<<    Ĉapitro: 12    >>



    1 Kiu amas instruon, tiu amas scion;
    Sed kiu malamas atentigon, tiu estas malsaĝulo.
    2 Bonulo akiras favoron de la Eternulo;
    Sed homo malica estos kondamnita.
    3 Ne fortikiĝos homo per malvirto;
    Sed la radiko de virtuloj ne ŝanceliĝos.
    4 Brava virino estas krono por sia edzo;
    Sed senhonora estas kiel puso en liaj ostoj.
    5 La pensoj de virtuloj estas justeco;
    La meditado de malvirtuloj estas malico.
    6 La paroloj de malvirtuloj estas insido pri sango;
    Sed la buŝo de virtuloj ilin savas.
    7 La malvirtuloj renversiĝos kaj malaperos;
    Sed la domo de virtuloj staros forte.
    8 Oni laŭdas homon laŭ lia saĝo;
    Sed perversulo estos hontigita.
    9 Pli bona estas homo negrava, sed laboranta por si,
    Ol homo, kiu serĉas honoron, sed al kiu mankas pano.
    10 Virtulo kompatas la vivon de sia bruto;
    Sed la koro de malvirtuloj estas kruela.
    11 Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano;
    Sed kiu serĉas vantaĵojn, tiu estas malsaĝulo.
    12 Malvirtulo serĉas subtenon de malnobluloj;
    Sed la radiko de virtuloj donas forton.
    13 Per siaj pekaj vortoj kaptiĝas malbonulo;
    Sed virtulo eliras de mizero.
    14 Per la fruktoj de sia buŝo homo bone satiĝas;
    Kaj laŭ la merito de siaj manoj homo ricevas redonon.
    15 La vojo de malsaĝulo estas ĝusta en liaj okuloj;
    Sed saĝulo aŭskultas konsilon.
    16 Malsaĝulo tuj montras sian koleron;
    Sed saĝulo ignoras ofendon.
    17 Kiu estas verama, tiu eldiras tion, kio estas ĝusta,
    Sed falsama atestulo trompon.
    18 Ofte nepripensita parolo vundas kiel glavo;
    Sed la lango de saĝuloj sanigas.
    19 Parolo vera restas fortike por ĉiam;
    Sed parolo malvera nur por momento.
    20 Malico estas en la koro de malbonintenculoj;
    Sed ĉe la pacigantoj estas ĝojo.
    21 Nenio malbona trafos virtulon;
    Sed la malvirtuloj havas plene da malbono.
    22 Abomenaĵo por la Eternulo estas buŝo mensogema;
    Sed kiuj agas laŭ vero, tiuj plaĉas al Li.
    23 Saĝa homo kaŝas scion;
    Sed la koro de malsaĝuloj elkrias malsaĝecon.
    24 La mano de diligentuloj regos;
    Sed mano maldiligenta pagos tributon.
    25 Zorgo en la koro de homo ĝin premas;
    Sed amika vorto ĝin ĝojigas.
    26 Al la virtulo estas pli bone, ol al lia proksimulo;
    Sed la vojo de malvirtuloj ilin erarigas.
    27 Maldiligenteco ne pretigos al si manĝon;
    Sed homo diligenta havas riĉecon.
    28 Sur la vojo de virto estas vivo,
    Kaj ĝi estos ebenigita kontraŭ morto.

<<    Ĉapitro: 12    >>



supren al la komenco de la paĝo