Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Sentencoj/Proverboj


<<    Ĉapitro: 13    >>



    1 Saĝa filo lernas de la patro;
    Sed mokanto ne aŭskultas moralinstruon.
    2 La frukto de la buŝo donas al homo bonan manĝon;
    Sed la deziro de krimuloj estas perforto.
    3 Kiu gardas sian buŝon, tiu gardas sian animon;
    Kiu tro malfermas sian buŝon, tiu pereas.
    4 La animo de maldiligentulo deziras, kaj ne ricevas;
    Sed la animo de diligentuloj satiĝas.
    5 Vorton malveran virtulo malamas;
    Sed malvirtulo agas abomene kaj venas al honto.
    6 La virto gardas tiun, kiu iras ĝustan vojon;
    Sed la malvirto pereigas pekulon.
    7 Unu ŝajnigas sin riĉa, havante nenion;
    Alia ŝajnigas sin malriĉa, havante grandan riĉecon.
    8 Per sia riĉeco homo savas sian animon;
    Sed malriĉulo ne aŭskultas atentigon.
    9 La lumo de virtuloj brilegas;
    Sed la lumilo de malvirtuloj estingiĝos.
    10 Nur de malhumileco venas malpaco;
    Sed la akceptantaj konsilojn havas saĝon.
    11 Riĉeco rapide akirita malgrandiĝas;
    Sed kion oni kolektas per laboro, tio multiĝas.
    12 Espero prokrastata dolorigas la koron;
    Sed plenumita deziro estas arbo de vivo.
    13 Kiu malŝatas diron, tiu malutilas al si mem;
    Sed respektanta ordonon estos rekompencita.
    14 Instruo de saĝulo estas fonto de vivo,
    Por evitigi la retojn de la morto.
    15 Bona prudento plaĉigas;
    Sed la vojo de perfiduloj estas malglata.
    16 Ĉiu prudentulo agas konscie;
    Sed malsaĝulo elmontras malsaĝecon.
    17 Malbona sendito falas en malfeliĉon;
    Sed sendito fidela sanigas.
    18 Malriĉa kaj hontigata estos tiu, kiu forpuŝas instruon;
    Sed kiu observas instruon, tiu estos estimata.
    19 Deziro plenumita estas agrabla por la animo;
    Sed malagrable por la malsaĝuloj estas deturni sin de malbono.
    20 Kiu iras kun saĝuloj, tiu estos saĝa;
    Sed kamarado de malsaĝuloj suferos doloron.
    21 Pekulojn persekutas malbono;
    Sed virtulojn rekompencas bono.
    22 Bonulo heredigas la nepojn;
    Kaj por virtulo konserviĝas la havo de pekulo.
    23 Multe da manĝaĵo estas sur la kampo de malriĉuloj;
    Sed multaj pereas pro manko de justeco.
    24 Kiu ŝparas sian vergon, tiu malamas sian filon;
    Sed kiu lin amas, tiu baldaŭ lin punas.
    25 Virtulo manĝas, por satigi sian animon;
    Sed la ventro de malvirtuloj havas mankon.

<<    Ĉapitro: 13    >>



supren al la komenco de la paĝo