Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Siraĥido


Ĉapitro: 1    >>


<Prologo por la greka traduko: Sir (antaŭ 1,1)>

Multajn kaj grandajn donacojn ni ricevis de la leĝo, la profetoj kaj la ceteraj, kiuj venis post ili; pro ili Izrael estas laŭdinda koncerne instruadon kaj saĝecon. Ne nur estas necese, ke la legantoj de tiuj libroj fariĝas saĝaj, sed en sia instruiĝemo ankaŭ por eksteruloj ili devos esti utilaj, kaj buŝe kaj skribe. Mia avo Jesuo, kiu plej profunde okupiĝis pri la legado de la leĝo, la profetoj kaj la ceteraj libroj de niaj patroj, kaj kiu tre intimiĝis je ili, finfine ankaŭ mem ekverkis ion, kio kontribuas al instruo kaj saĝeco. Li esperis ke la instruiĝemaj homoj ekkonos ankaŭ tiun ĉi libron kaj daŭre progresos en la vivado laŭ la leĝo. Vi do estas invitata legi bonvoleme kaj atente, kaj bonvolu pardoni, se foje malgraŭ la zorgo kiun mi donis al la traduko, mi ne bone sukcesis pri ĉiuj esprimoj. Ĉar ja ne estas same, ĉu ion oni legas en la Hebrea originalo aŭ en traduko en alia lingvo. Ne nur tiu ĉi libro, sed ankaŭ la leĝo, la profetoj kaj la ceteraj libroj montras ne malgrandan diferencon, se oni legas la originalon. Kiam en la tridek-oka jaro de reĝo Eŭergetes mi venis en Egiptujon, dum mia restado mi tie trovis simile grandan instruitecon; tial mi opiniis necesa, ke ankaŭ mi ion kontribuu per diligenta kaj penema tradukado de tiu ĉi libro. Multan noktan laboron kaj multan scion dumlonge mi uzis por fini kaj aperigi la libron, precipe por tiuj, kiuj en fremdaj landoj volas instruiĝi kaj kiuj intencas vivi laŭ la leĝo.

    1 <Edukado al la Saĝeco: Sir 1,1 - 4,19>
    
    Ĉiu saĝo venas de la Sinjoro,
    kaj estas kun Li ĝis eterne.
    2 La sablon de la maro, la gutojn de la pluvo kaj la tagojn de eterneco:
    kiu povas nombri?
    3 La altecon de la ĉielo, la larĝecon de la tero, la profundaĵon aŭ la saĝon:
    kiu povas eltrovi?
    4 La saĝeco estis kreita antaŭ ĉiuj aferoj,
    kaj la prudenta kompreno de eterne.
    5 [Fonto de saĝeco estas la vorto de Dio,
    ĝiaj vojoj estas la eternaj ordonoj.]
    6 La radiko de saĝeco: al kiu ĝi malkaŝiĝis?
    Kaj ĝiajn planojn: kiu scias?
    7 [La scio de saĝeco: al kiu ĝi sin manifestas?
    Kaj kiu komprenas ĝiajn multajn vojojn?]
    8 Unu estas saĝa, tre timinda,
    la Sinjoro sidanta sur Sia trono.
    9 Li mem kreis ĝin kaj vidis kaj nombris
    kaj disverŝis ĝin sur ĉiujn Siajn laborojn.
    10 En ĉio vivanta ĝi estas laŭ Lia donaco;
    Li atribuis ĝin al tiuj, kiuj Lin amas.
    
    11 La timo antaŭ la Sinjoro estas honoro kaj gloro
    kaj ĝojo kaj krono plezurega.
    12 La timo antaŭ la Sinjoro ĝuigas la koron,
    ĝi donas ĝojon, gajon kaj longvivecon.
    13 Kiu timas antaŭ la Sinjoro, al tiu estos bone, kiam venos la fino,
    kaj en la tago de sia morto li estos laŭdata.
    14 Timo antaŭ la Sinjoro estas apogeo de saĝeco,
    kaj kune kun la piuloj ĝi kreiĝis en la ventro.
    15 Ĉe la homoj ĝi ennestiĝis ĝis eterne,
    kaj ĝi konfidos je ilia posteularo.
    16 Timo antaŭ la Sinjoro estas pleneco de saĝo
    kaj ĝi satigas la homojn per siaj fruktoj;
    17 ilian tutan domon ĝi plenigas per dezirindaĵoj
    kaj iliajn tenejojn per siaj kreskaĵoj.
    18 Krono de saĝeco estas timo antaŭ la Sinjoro:
    ĝi burĝonigas pacon kaj sanon senmankan.
    19 Li vidis ĝin kaj elnombris,
    scion kaj komprenon Li pluvigis
    kaj Li altigis la gloron de kiuj ĝin regas.
    20 Radiko de saĝeco estas timo antaŭ la Sinjoro
    kaj ĝiaj branĉoj estas longviveco.
    
    21 [Timo antaŭ la Sinjoro forpelas pekojn
    kaj kie ĝi ĉeestas, ĝi ekzilas koleron.]
    22 Maljusta kolero ne estas justigebla;
    la impeto de la kolero faligas.
    23 Pacienculo atendas la konvenan momenton,
    sed tiam li ricevos sian ĝojon.
    24 Ĝis konvena momento li retenas siajn vortojn,
    kaj la lipoj de multaj laŭdos lian sagacon.
    25 En la trezorejo de saĝeco estas profundaj sentencoj,
    sed abomeninda estas por la pekulo timo antaŭ Dio.
    26 Se saĝecon vi deziras, plenumu la ordonojn,
    kaj la Sinjoro provizos vin per ĝi.
    27 Ĉar saĝo kaj sinregado estas timo antaŭ la Sinjoro,
    kaj plaĉo ĉe Li kuŝas en fidelo kaj malfiero.
    28 Ne rezistu al timo antaŭ la Sinjoro
    nek proksimiĝu al ĝi kun dividita koro.
    29 Antaŭ la homoj ne hipokritu
    kaj atentu pri viaj lipoj.
    30 Ne tro altigu vin;
    alie vi falos kaj hontigos vin mem;
    tiam malkaŝos la Sinjoro viajn sekretojn
    kaj Li stumbligos vin meze de la komunumo,
    ĉar vi ne proksimiĝis al la timo antaŭ la Sinjoro
    kaj via koro plenas de trompo.


Ĉapitro: 1    >>



supren al la komenco de la paĝo