Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Siraĥido


<<    Ĉapitro: 2    >>



    1 Infano mia, se la Sinjoron vi servos,
    pretiĝu enmense pri elproviĝoj.
    2 Ĝuste direktu kaj fortigu vian koron
    kaj ne tro hastu, kiam venas forlogoj.
    3 Tenu vin je Li kaj ne delasu de Li,
    tiam finfine vi estos altigita.
    4 Akceptu ĉion, kio vin trafas,
    kaj paciencu en humiligaj ŝanĝiĝoj.
    5 Ĉar en fajro oni elprovas oron
    kaj en la forno de humiligo la homojn plaĉajn al Dio.
    6 Fidu je Li, kaj Li helpos vin;
    rektigu viajn vojojn, kaj esperu je Li.
    7 Vi, kiuj timas antaŭ la Sinjoro, atendu Lian kompaton
    kaj ne devojiĝu, por ke vi ne falu.
    8 Vi, kiuj timas antaŭ la Sinjoro, fidu je Li
    kaj via rekompenco nepre venos.
    9 Vi, kiuj timas antaŭ la Sinjoro, esperu la bonon,
    eternan ĝojon kaj kompaton.
    10 Rigardu la generaciojn pasintajn, kaj vidu:
    Ĉu estis iu, kiu fidis je Dio kaj estis seniluziita?
    Ĉu iu restis ĉe la timo antaŭ Li, kaj embarasiĝis?
    Ĉu iu alvokis Lin kaj ne estis aŭdita?
    11 Ĉar kompatema kaj pardonema estas la Sinjoro,
    Li neniigas la pekojn kaj savas en la horo de elproviĝo.
    12 Ve al koroj senkuraĝaj kaj al manoj senfortaj,
    al pekulo, kiu paŝas sur du vojoj!
    13 Ve al koro senforta, ĉar ĝi ne havas fidon:
    tial ĝi ne trovos ŝirmon.
    14 Ve al vi, kiu perdis la persistemon:
    kion vi faros, kiam la Sinjoro petos liveri raporton?
    15 Kiuj timas antaŭ la Sinjoro, tiuj ne malobeas Liajn parolojn.
    kaj kiuj Lin amas, tiuj rememoras Liajn vojojn.
    16 Kiuj timas antaŭ la Sinjoro, tiuj serĉas, kio plaĉas al Li,
    kaj kiuj Lin amas, tiuj estas plenaj de Lia leĝo.
    17 Kiuj timas antaŭ la Sinjoro, tiuj pretigas sian koron
    kaj antaŭ Li ili humiligas siajn animojn.
    18 Ni falu en la manojn de la Sinjoro kaj ne en manojn de homoj:
    ĉar kiel granda estas Lia majesto, same granda estas ankaŭ Lia kompatemo.


<<    Ĉapitro: 2    >>



supren al la komenco de la paĝo