Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Siraĥido


<<    Ĉapitro: 29    >>



    1 Kiu estas kompatema, tiu pruntas al la proksimulo,
    kaj kiu subtenas lian brakon, tiu observas la ordonojn.
    2 Pruntu al la proksimulo je la momento de lia bezono,
    kaj viaflanke redonu al la proksimulo je la ĝusta momento.
    3 Tenu vian parolon kaj estu fidinda al li,
    kaj ĉiumomente tion vi trovos, kion vi bezonas.
    4 Multaj konsideris la pruntaĵon kiel trovitan monon
    kaj kaŭzis malfacilojn al tiuj, kiuj helpis al ili.
    5 Ĝis kiam li ricevis la monon, li kisas al la alia la manojn
    kaj pro la mono li humile alparolas la proksimulon:
    sed je la momento de la redonado, li prokrastas
    kaj repagas per malafablaj vortoj kaj kulpigas la momenton.
    6 Se li eĉ estas kapabla, nur apenaŭ la duonon li repagas
    kaj tion li opinias kvazaŭ trovitaĵon;
    alie li simple senigas lin de lia mono
    kaj senkaŭze faras lin sia malamiko.
    Malbenojn kaj insultojn li repagas al li kaj anstataŭ honori lin,
    li repagas lin per malhonoro.
    7 Multaj ne pro malbonvolo forturniĝas,
    sed ĉar ili timas esti trompitaj.
    8 Tamen estu pacienca pri la malriĉulo,
    kaj ne lasu lin atendi pri la almozo.
    9 Pro la ordono vi helpu la malriĉulon,
    kaj se li ĝin bezonas, ne forsendu lin sen helpo.
    10 Perdu do vian monon pro via frato kaj amiko,
    sed ne lasu ĝin ŝimi aŭ perei sub ŝtono.
    11 Uzu vian trezoron laŭ la ordonoj de la Plejaltulo,
    kaj ĝi profitigos vin pli ol oro.
    12 Kaŝu almozojn en viaj tenejoj,
    kaj tio vin savos el ĉia mizero.
    13 Pli ol fortika ŝildo kaj pli ol peza lanco
    kontraŭ la malamiko defendos ĝi!
    14 Bona viro estas garantianto pri sia proksimulo,
    sed kiu perdis la hontosenton, tiu lin delasas.
    15 La bonfarojn de via garantianto ne forgesu,
    ĉar pro vi sian animon li pretis doni.
    16 La bonaĵojn de sia garantianto malŝparas pekulo,
    kaj sendankulo delasas sian savinton.
    17 Esti garantianto jam multajn riĉulojn pereigis,
    kaj skuis ilin kiel la ondoj de la maro.
    18 Potencajn homojn tio pelis el iliaj domoj,
    kaj igis ilin vagadi inter fremdaj popoloj.
    19 La pekulo implikiĝas en garantiaĵojn
    kaj ĉasante gajnon, li trafas en procesojn.
    20 Helpu la proksimulon laŭ via ebleco,
    sed atentu, ke vi ne falos.
    
    21 La unuaj vivbezonaĵoj estas akvo, pano kaj vestaĵoj
    kaj domo kiu kovras vian nudecon.
    22 Pli bona estas malriĉa vivo sub ŝirmo de traboj
    ol mirindaj manĝaĵoj en domo aliula.
    23 Ĉu malgranda ĝi estas ĉu granda:
    estu kontenta, kaj vi ne aŭdos la insultvorton fremdulo.
    24 Malfacila vivo estas iri de domo al domo,
    kaj kie vi estas gasto, tie vi ne povas malfermi la buŝon.
    25 Sen danko manĝaĵojn kaj trinkaĵojn vi devas doni
    kaj krom tio vi eĉ aŭskultas amarajn vortojn.
    26 Venu, fremdulo: aranĝu la tablon,
    kaj kion vi havas en la mano, tion vi manĝigu al mi.
    27 Foriru, fremdulo: necesas pro mia honoro,
    ĉar venas gaste mia frato: mi bezonas la lokon.
    28 Peza estas tio por homo kun kompreno, tiu riproĉo pro la loko,
    tiu malhonoro de ŝuldanto.


<<    Ĉapitro: 29    >>



supren al la komenco de la paĝo