Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Siraĥido


<<    Ĉapitro: 46    >>



    1 Fortega en militado estis Josuo, filo de Nun,
    la posteulo de Moseo en la profeteco,
    kiu, konforme al sia nomo, fariĝis granda en savo de Liaj elektitoj,
    kaj en punado de atakintaj malamikoj,
    por doni al Izrael ties heredaĵon.
    2 Kiel glora li estis, kiam sian manon li levis,
    kaj kiam sian glavon li etendis kontraŭ la urboj.
    3 Kiu estis tiel forta antaŭ li?
    Ĉar li ja gvidis la militojn de la Sinjoro.
    4 Ĉu ne lia mano haltigis la sunon,
    tiel ke unu tago fariĝis kiel du?
    5 Li alvokis la plejaltan Sinjoron,
    kiam la malamikoj ĉiuflanke premis lin,
    kaj la granda Sinjoro respondis al li
    per hajlaj ŝtonoj de forta potenco.
    6 Li sin ĵetis sur la malamikan popolon
    kaj malsuprenirante li neniigis la kontraŭulojn,
    por ke la popoloj ekkonu lian fortecon
    kaj sciiĝu, ke ili batalas antaŭ la Sinjoro.
    7 Li restis fidela al la Sinjoro
    kaj en la tagoj de Moseo li pruvis sian fidelon,
    li mem kaj Kaleb, filo de Jefune:
    ili kontraŭstaris kontraŭ la kunveno,
    retenis la popolon de pekado
    kaj ĉesigis la malbonan murmuradon.
    8 Nur ili du estis savitaj el sescent mil piedirantoj,
    por eniri la heredaĵon,
    la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.
    9 Kaj al Kaleb la Sinjoro donis forton,
    kiu restis al li ĝis lia maljunaĝo,
    tiel ke li povis supreniri en la montaran regionon,
    kaj lia idaro ĝin ricevis kiel heredaĵon.
    10 Tiel do ĉiuj Izraelidoj povis vidi,
    ke estas bone sekvi la Sinjoron.
    
    11 Poste la juĝistoj,
    ĉiu kun sia propra famo,
    kies koro ne fariĝis malĉasta
    kaj kiuj ne forturnis sin de la Sinjoro:
    benata estu ilia memoro!
    12 Denove ekfloru iliaj ostoj
    en la lokoj, kie ili ripozas,
    kaj ilia nomo transiru al iliaj filoj,
    ĉar ili mem jam estas famaj.
    
    13 Amata de sia Sinjoro estas Samuel,
    la profeto de la Sinjoro
    kiu starigis la reĝecon
    kaj sanktoleis gvidantojn super sia popolo;
    14 laŭ la leĝo de la Sinjoro li juĝadis la kunigitan popolon
    kaj la Sinjoro bonvole rigardis Jakobon.
    15 Per sia fidindeco li pruviĝis esti profeto
    kaj pro siaj diroj li estis rekonata kiel vera viziulo.
    16 Li alvokis la potencan Sinjoron,
    kiam liaj malamikoj ĉiuflanke premis lin,
    dum li oferis suĉantan ŝafidon.
    17 Kaj el la ĉielo tondris la Sinjoro
    kaj grandsone Sian voĉon Li faris aŭdebla.
    18 Kaj Li neniigis la gvidantojn de Tiro
    kaj ĉiujn princojn de Filiŝtoj.
    19 Kaj kiam venis la momento, kiam eterne li ekripozos,
    li atestis antaŭ la Sinjoro kaj Lia sanktoleito:
    Donacojn, ja eĉ sandalon mi ne akceptis de iu ajn karno.
    Kaj neniu homo povis kulpigi lin.
    20 Eĉ post sia morto li ankoraŭ profetis
    kaj al la reĝo li indikis ties finon:
    el la tero li levis sian voĉon
    por, pere de sia profetaĵo, montri la pekojn de la popolo.


<<    Ĉapitro: 46    >>



supren al la komenco de la paĝo