Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Tobit


Ĉapitro: 1    >>


1 Libro de la historio de Tobit, filo de Tobiel, filo de Ananiel, filo de Aduel, filo de Gabael, el la idoj de Asiel, el la tribo de Naftali. 2 Dum la tagoj de Enemesar, la reĝo de Asirio, li estis kondukita en ekzilon el Tisbe, situanta sude de Kedeŝ de Naftali en Galileo, super Aŝer.

3 Mi, Tobit, iris laŭ la vojo de vero kaj justeco ĉiujn tagojn de mia vivo, kaj mi faris multajn almozojn al la fratoj el mia gento, kiuj kun mi iris en ekzilon al la lando Asirio, al Nineve. 4 Kiam mi estis ankoraŭ en mia patrolando Izrael, en mia juneco, la tuta tribo de Naftali, mia prapatro, sin disigis de la sanktejo de Jerusalem, la urbo kiu elektiĝis el ĉiuj triboj de Izrael, por ke ĉiuj triboj oferu tie; tie estis la sankta templo, la loĝejo de la Plejaltulo, konstruita poreterne. 5 Ĉiuj triboj, kiuj sin disigis, oferadis al la bovino de Baal, ankaŭ la domo de mia prapatro Naftali. 6 Nur mi vojaĝis plurfoje al Jerusalem por la festoj, kiel estas skribite en eterna ordono por tuta Izrael. Mi kunportis la unuaaĵojn kaj la dekonojn de la rikolto kaj la unuetonditan lanon 7 kaj donis tion al la pastroj, la filoj de Aaron, ĉe la altaro. De la rikolto la dekonon mi donis al la filoj de Levi, kiuj servadis en Jerusalem. Duan dekonon mi vendis kaj elspezis ĝin ĉiujare ĉe mia vojaĝo en Jerusalem. 8 Trian dekonon mi donacis al tiuj, kiuj estis rajtigitaj pri tio, kiel ordonis Debora, mia avino. Mia patro postlasis min orfo. 9 Kiam mi viriĝis, mi edziĝis kun Anna, el mia parencaro, kaj el ŝi mi generis Tobiason.

10 Kiam ni estis forkondukitaj al Nineve, ĉiuj fratoj miaj kaj la homoj de mia gento manĝadis la panon de la nacianoj. 11 Sed mi detenis min manĝi ĝin, 12 ĉar mi memoris Dion tutkore. 13 La Plejaltulo donis al mi favoron kaj prestiĝon ĉe Enemesar, kaj mi fariĝis lia aĉetisto. 14 Mi regule vojaĝis al Medio, kaj en Rages de Medio mi deponis ĉe Gabael, la frato de Gabria, dek talantojn da arĝento. 15 Kiam mortis Enemesar, lia filo Sanĥerib ekregis anstataŭ li. Liaj tagoj estis maltrankvilaj, do mi ne plu povis vojaĝi al Medio. 16 Dum la tagoj de Enemesar, mi ofte almoze subtenis miajn fratojn. 17 Mian panon mi donis al la malsatantoj, kaj miajn vestaĵojn al la nuduloj, kaj se iun el mia gento mi vidis morta aŭ forĵetita ekster la muro de Nineve, mi enterigis lin. 18 Kaj se, post sia fuĝo el Judujo, reĝo Sanĥerib mortigis iun, kaŝe mi enterigis tiujn; ĉar en sia kolerego multajn li mortigis. Kaj la kadavrojn la reĝo serĉis sed ne trovis. 19 Sed unu el la homoj de Nineve iris denunci min al la reĝo, ke mi enterigis ilin. Mi do min kaŝis. Kiam mi informiĝis, ke oni serĉas min por mortigi min, pro timo mi fuĝis. 20 Ĉiu mia posedaĵo estis konfiskita, kaj restis al mi nur Anna, mia edzino, kaj Tobias, mia filo. 21 Ne forpasis kvindek tagoj, antaŭ ol mortigis la reĝon du filoj liaj. Ili fuĝis al la monto Ararat. Lia filo Saĥerdon ekregis anstataŭ li. Li estrigis Aĥiaĥaron, la filon de mia frato Anael, super ĉiuj kontoj de la regno kaj super la tuta administracio. 22 Aĥiaĥar alte estimis min, do mi povis reiri al Nineve. Aĥiaĥar estis ja verŝisto, prizorganto de la sigelringo, administranto kaj trezoristo. Saĥerdon donis al li la duan rangon de la regno. Li estis mia nevo.

Ĉapitro: 1    >>



supren al la komenco de la paĝo