Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Tobit


<<    Ĉapitro: 2    >>


1 Kiam mi returniĝis al mia domo, mia edzino Anna kaj mia filo Tobias estis redonitaj al mi. Dum la pentekosta festo, la festo de la sep sanktaj semajnoj, oni aranĝis bonan festmanĝon honore al mi, kaj mi eksidis por manĝi. 2 Mi admiris la multajn manĝaĵojn kaj diris al mia filo: Iru kaj alkonduku ĉiun malriĉan fraton, kiu memoras la Sinjoron, kiun vi renkontos. Jen mi atendas vin. 3 Revenante, li diris: Patro, unu el nia gento jen kuŝas strangolita kaj forĵetita sur la vendoplaco. 4 Antaŭ ol ion gustumi, mi eksaltis kaj portis lin al ejeto, por konservi lin tie ĝis malleviĝos la suno. 5 Reveninte, mi min lavis kaj manĝis malĝoje. 6 Mi memoris la profetaĵon de Amos, kiu diris: Aliformiĝos viaj festoj en funebron kaj ĉiuj viaj kantoj en lamentojn; kaj mi ploris. 7 Kiam subiris la suno, mi foriris, fosis tombon kaj enterigis lin. 8 La najbaroj ridis: Li ne plu timas morti pro tia afero. Apenaŭ li eskapis, sed jen denove li enterigas mortintojn. 9 Kiam tiunokte mi enterigis lin, kaj revenis, mi ekkuŝis por dormi apud la muro de la korto, ĉar mi estis malpurigita. Mia vizaĝo estis nekovrita. 10 Mi ne rimarkis, ke estas paseroj sur la muro. La paseroj faligis varman sterkon en miajn nefermitajn okulojn, kaj blankaĵoj formiĝis en miaj okuloj. Mi konsultis kuracistojn, sed ili ne povis helpi min. Aĥiaĥar prizorgis min, ĝis li foriris al Elimes.

11 Mia edzino Anna provis vivteni nin per teksado. 12 Ŝi liveris al la klientoj, kaj ili donis al ŝi pagon; foje ili aldonis kapridon. 13 Kiam ŝi venis al mi, ĝi komencis bleki. Mi diris al ŝi: De kie venis la kaprido? Ĝi ja ne estas ŝtelita? Redonu ĝin al ĝiaj posedantoj, ĉar ne estas permesite manĝi ŝtelitaĵon. 14 Sed ŝi diris: Oni donis ĝin al mi krom la pago. Sed mi ne kredis ŝin, kaj mi diris, ke ŝi redonu ĝin al ĝiaj posedantoj. Mi koleris je ŝi. Ŝi respondis al mi: Kie nun estas viaj almozoj kaj via justeco? Nun ja vere oni ekkonas vin!

<<    Ĉapitro: 2    >>



supren al la komenco de la paĝo