Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Tobit


<<    Ĉapitro: 14


1 Tiel Tobit finis sian dankon. 2 Li havis la aĝon de kvindek ok jaroj, kiam li perdis sian vidpovon, kaj post ok jaroj ree li vidis. Li faris almozdonojn kaj plu timis Dion la Sinjoron, kaj laŭdadis Lin. 3 Li fariĝis tre maljuna. Li alvokis sian filon kaj ties filojn kaj diris al li: Infano, prenu viajn filojn. Jen mi fariĝis maljuna, kaj baldaŭ mi forlasos la vivon. 4 Iru al Medio, infano, ĉar mi estas konvinkita, ke prave diris la profeto Jona pri Nineve, ke ĝi estos neniigita, sed en Medio estos paco, portempe. Kaj niaj fratoj estos dispelitaj sur la tero, for de la bona lando, kaj Jerusalem estos dezerta, kaj la loĝejo de Dio estos forbruligita en ĝi, kaj ĝi estos dezerta longan tempon. 5 Sed poste Dio kompatos pri ili kaj Li rekondukos ilin al la lando, kaj ili rekonstruos la loĝejon, ne kiel estis la unua; kaj ĝi ekzistos ĝis plenumiĝos la tempo de ĉi tiu mondo. Poste, ili revenos el la ekzilo kaj rekonstruos Jerusalemon honorplene, kaj la loĝejo de Dio estos konstruita tie por ĉiu generacio, eterne, glore, kiel antaŭdiris pri ĝi la profetoj. 6 Kaj ĉiuj nacioj konvertiĝos kaj honeste timos Dion la Sinjoron, kaj ili enterigos siajn idolojn, kaj ĉiuj popoloj benos Dion. 7 Ankaŭ Lia propra popolo laŭdos Dion. Kaj Sian popolon altigos la Sinjoro. Kaj ĉiuj, kiuj amas Dion vere kaj juste, tiuj ĝojos, kaj ili bonfaros al niaj fratoj. 8 Kaj nun, infano, foriru el Nineve, ĉar ĉio okazos, kion diris la profeto Jona. 9 Obeu la Leĝon kaj la ordonojn, kaj estu kompatema kaj justa, por ke vi bone fartu, kaj enterigu min dece, kaj vian patrinon apud mi. Kaj ne restu en Nineve. 10 Infano, pripensu, kion faris Aman al Aĥiaĥar, kiu edukis lin: kiel el lumo li kondukis lin al mallumo, kaj kiel li kompensis lin. Aĥiaĥar estis savita, kaj repagis ĝin al la alia kaj tiu do mem trafiĝis en mallumon. Ankaŭ Manase, kiu almozdonis, saviĝis el la mortiga kaptilo, kiun Aman preparis por li; sed Aman mem falis en la kaptilon kaj perdiĝis. 11 Nu, infanoj, vidu do, kion faras almozdonado, kaj kiel savas justeco. Kiam tion li diris, lia spirito forlasis lin sur la lito. Lia aĝo estis cent kvindek ok jaroj. Tobias glore enterigis lin.

12 Kaj kiam mortis Anna, li enterigis ŝin apud la patro. Kun sia edzino kaj siaj filoj Tobias foriris al Ekbatana, al sia bopatro Raguel. 13 Honorplene li fariĝis maljuna, kaj li enterigis siajn bogepatrojn glore. Li heredis iliajn posedaĵojn kaj tiujn de sia patro Tobit. 14 Li mortis en la aĝo de cent dudek sep jaroj, en Ekbatana en Medio. 15 Sed antaŭ ol li mortis, li ankoraŭ informiĝis pri la pereo de Nineve, kiun submetis Nebukadnecar kaj Aĥaŝveroŝ. Antaŭ ol morti, li ĝojis pro Nineve.

<<    Ĉapitro: 14



supren al la komenco de la paĝo