Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Tobit


<<    Ĉapitro: 13    >>


1 Tobit skribis preĝon de ĝojo. Li diris:
    2 Benata estas Dio, kiu vivas kaj regas eterne,
    ĉar Li punas kaj kompatas,
    Li kondukas al Hadeso kaj suprenkondukas.
    Neniu povas eviti Lian manon.
    3 Dankdiru al Li, filoj de Izrael, antaŭ la nacioj,
    ĉar Li disigis nin inter ili.
    4 Tie proklamu Lian grandecon,
    laŭdu Lin antaŭ ĉiu vivanto,
    ĉar Li estas nia Sinjoro kaj Dio,
    Li estas nia Patro eterne.
    5 Li punas nin pro niaj pekoj,
    kaj poste Li kompatas nin
    kaj savas nin el inter ĉiuj nacioj,
    kien ajn ni dispeliĝis inter ili.
    6 Se vi turnos vin al Li plenkore,
    kaj agos laŭjuste antaŭ Li, plenanime,
    tiam Li turnos Sin al vi,
    kaj ne kaŝos Sian vizaĝon de vi.
    7 Vidu, kion Li faras por vi,
    kaj danku Lin plenbuŝe.
    Benu la Sinjoron de justeco,
    laŭdu la Reĝon eternan.
    8 En la lando de mia kaptiteco mi dankas Lin,
    kaj al pekuloj mi montras Liajn potencon kaj grandecon.
    Turnu vin, pekuloj, faru justecon antaŭ Li.
    Kiu scias ĉu Li atentos vin, kaj kompatos vin?
    9 Mi laŭdas mian Dion,
    mia animo laŭdas la Reĝon de la ĉielo,
    kaj mi ĝojegos pro Lia grandeco.
    10 Ĉiu en Jerusalem diru plendanke:
    Jerusalem, sankta urbo,
    vin Li punos pro la faroj de viaj filoj,
    kaj poste Li kompatos la filojn de justuloj.
    11 Danku la Sinjoron ĝuste,
    benu la Reĝon eternan,
    por ke en vi denove ĝoje konstruiĝu Lia tendo,
    12 kaj Li gajigu en vi la kaptitojn,
    kaj amu en vi la suferantojn,
    eterne, dum ĉiuj generacioj.
    13 Multaj popoloj venos defore
    pro la nomo de Dio la Sinjoro,
    kun en siaj manoj donacoj,
    donacoj por la Reĝo de la ĉielo.
    Senfine, generacioj ĝoje laŭdos vin.
    14 Malbenataj estas ĉiuj, kiuj malamas vin,
    benataj ĉiuj, kiuj vin amas eterne.
    15 Feliĉa vi estu kaj ĝoja
    pro la filoj de justuloj,
    ĉar ili kunvenos kaj benos la Sinjoron de la justuloj;
    feliĉaj estas kiuj vin amas;
    ili ĝojos pro via paco.
    16 Feliĉaj estas tiuj, kiuj malĝojis pro ĉiuj batoj al vi,
    ĉar ili ĝojos pri vi, vidante ĉiun gloron vian,
    kaj eterne ili feliĉos.
    Mia animo, benu Dion, la grandan Reĝon.
    17 Ĉar Jerusalem rekonstruiĝos per safiro kaj smeraldo,
    kaj viaj muroj el ŝtonoj valoraj,
    kaj el pura oro la turoj kaj remparoj;
    kaj la placoj de Jerusalem ornamiĝos per berilo kaj karbo
    kaj ili estos primetitaj per ŝtonoj el Ofir.
    18 En ĉiuj ĝiaj kvartaloj sonos: Haleluja!
    kaj oni levos la laŭdon, dirante:
    Benata estas Dio, kiu levis vin eterne.


<<    Ĉapitro: 13    >>



supren al la komenco de la paĝo