Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Tobit


<<    Ĉapitro: 3    >>


1 Mi ekmalĝojis, ploris kaj preĝis malgaje: 2 Justa Vi estas, Sinjoro, kaj ĉiuj Viaj faroj kaj vojoj atestas pri kompatemo kaj vero. Vi juĝas eterne, per vera kaj justa juĝo. 3 Memoru min, rigardu min. Ne punu min pro miaj pekoj kaj nescioj, aŭ pro tiuj de miaj prapatroj, kiujn ili faris antaŭ Vi. 4 Ili ja malobeis Viajn ordonojn. Vi transdonis nin al prirabado, ekzilo kaj morto, kaj al primokado fare de ĉiuj nacioj, inter kiujn ni estas dispelitaj. 5 Ankaŭ nun prave min trafas Viaj punoj multaj kaj veraj. Vi agas pri mi laŭ miaj pekoj kaj tiuj de miaj prapatroj, ĉar ni ne plenumis Viajn ordonojn. Ni ne iris fidele antaŭ Vi. 6 Nu, agu pri mi, kiel ŝajnas plej bone al Vi: ordonu, ke mia spirito forpreniĝu, ke mi neniiĝu kaj fariĝu tero. Ĉar ja estas pli bone por mi morti ol vivi, ĉar mi aŭdis malĝustajn riproĉojn kaj mi havas grandan malĝojon. Ordonu, ke mi liberiĝu el tiu ĉi mizero en la eternan loĝejon. Ne turnu Vian vizaĝon for de mi.

7 Tiun saman tagon okazis al Sara, filino de Raguel, en Ekbatana en Medio, ke ŝin primokis servistinoj de ŝia patro. 8 Ĉar jam al sep viroj ŝi estis edzinigita, sed Asmodao, la fia demono, mortigis ilin antaŭ ol ili sekskuniĝis kun ŝi. Ili do diris al ŝi: Ĉu vi ne komprenas, ke vi sufokas viajn edzojn? Vi jam havis sep edzojn, kaj vi ne ĝuis eĉ de unu el ili. 9 Kial vi skurĝas nin? Se ili mortis, vi akompanu ilin! Neniam ni vidu filon aŭ filinon de vi!

10 Aŭdinte tion, ŝi tiom malĝojis ke ŝi volis pendumi sin. Sed ŝi diris: Mi estas la sola infano de mia patro. Se tion mi faros, tio estos hontigo por li, kaj en ĉagreno mi kondukos lian maljunecon al Hadeso. 11 Kaj apud la fenestro ŝi preĝis: Benata Vi estas, Sinjoro mia Dio; kaj benata kaj honorata estas Via sankta nomo poreterne. Ĉiuj Viaj faroj benu Vin eterne. 12 Sed nun, Sinjoro, mi turnas miajn okulojn kaj mian vizaĝon al Vi: 13 ordonu, ke mi liberiĝu de la tero, kaj ke mi ne plu aŭdu tiajn insultojn. 14 Vi scias, Sinjoro, ke mi estas pura pri ĉia peko kun viro, 15 kaj ke en la lando de mia kaptiteco mi neniam makulis mian nomon, nek la nomon de mia patro. Mi estas la sola infano de mia patro, kaj li havas neniun filon kiu heredos de li. Ankaŭ ne estas proksima parenco nek ties filo, por kiu mi konservu min kiel estontan edzinon. Jam sep edzoj mortis ĉe mi: do kial mi plu vivu? Sed se Vi ne volas mortigi min, do kompate Vi rigardu min, por ke tiajn insultojn mi ne plu aŭdu.

16 Aŭdiĝis la preĝo de ambaŭ ĉe la gloro de Dio. 17 Rafael estis sendita por kuraci ambaŭ: por forpreni la blankaĵojn de la okuloj de Tobit; por doni Saran, la filinon de Raguel, kiel edzinon al Tobias, filo de Tobit; kaj por enkatenigi la fian demonon Asmodao. Ĉar al Tobias estis destinite ricevi ŝin. Sammomente Tobit eniris en sian domon, kaj Sara, filino de Raguel, malsupreniris el sia supra ĉambro.

<<    Ĉapitro: 3    >>



supren al la komenco de la paĝo