Dimanĉo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 3a Ordinara Semajno > Dimanĉo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Dimanĉo

Propraj:


► VESPERA LAŬDO (1)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Jesuo komencis prediki, kaj diri:
Pentu, ĉar la regno de la ĉielo alproksimiĝis. – Mat 4, 17

Ciklo B

¶ Jesuo iris en Galileon,
predikante la evangelion de Dio, kaj dirante:
La tempo jam plenumiĝis, kaj la regno de Dio alproksimiĝis;
pentu, kaj kredu al la evangelio. – el Mar 1, 14-15

Ciklo C

¶ Revenis Jesuo en Galileon;
kaj li instruadis en iliaj sinagogoj,
glorate de ĉiuj. – el Luk 4, 14-15

Preĝo


Ĉiopova eterna Dio,
gvidu nian vivon laŭ Via sankta volo,
por ke ni meritu esti riĉaj de bonaj agoj
en la nomo de Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Rea 18, 1-22


El la libro Readmono

Ne havos la pastroj Levidoj, la tuta tribo de Levi, parton kaj heredaĵon kun Izrael: la fajroferojn de la Eternulo kaj Lian apartenaĵon ili manĝados. Heredaĵon ili ne havos inter siaj fratoj: la Eternulo estas ilia heredaĵo, kiel Li diris al ili.

Jen estas tio, kion devas doni al la pastroj la popolo, la oferbuĉantoj de bovo aŭ ŝafo: oni donu al la pastro la ŝultron kaj la makzelojn kaj la stomakon; la unuaaĵon de via greno, de via mosto, kaj de via oleo, kaj la unuaaĵon de la tonditaĵo de viaj ŝafoj donu al li. Ĉar lin elektis la Eternulo, via Dio, el ĉiuj viaj triboj, ke li staru kaj servu en la nomo de la Eternulo, li kaj liaj filoj en ĉiu tempo.

Kaj se venos Levido el iu el viaj urboj, el la tuta Izrael, kie li loĝas, kaj li venos pro la tuta deziro de sia animo al la loko, kiun elektos la Eternulo, kaj li servos en la nomo de la Eternulo, lia Dio, kiel ĉiuj liaj fratoj, la Levidoj, kiuj staras tie antaŭ la Eternulo: tiam ili manĝu egalajn partojn, krom tio, kion donas al li la vendo de la patra havo.

Kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, tiam ne lernu fari ion similan al la abomenaĵoj de tiuj popoloj: ne devas troviĝi inter vi iu, kiu trairigas sian filon aŭ filinon tra fajro, aŭguristo, antaŭdiristo, magiisto, sorĉisto, nek subĵurigisto, nek elvokisto de spiritoj, nek signoklarigisto, nek esploristo de mortintoj; ĉar abomenaĵo por la Eternulo estas ĉiu, kiu faras tion, kaj pro tiuj abomenaĵoj la Eternulo, via Dio, forpelas ilin de antaŭ vi. Senmakula estu antaŭ la Eternulo, via Dio; ĉar tiuj popoloj, kiujn vi forpelas, aŭskultas antaŭdiristojn kaj aŭguristojn; sed al vi ne tion donis la Eternulo, via Dio.

Profeton el via mezo, el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio; lin aŭskultu, konforme al tio, kion vi petis de la Eternulo, via Dio, ĉe Ĥoreb en la tago de la kunveno, dirante: Mi ne aŭdu plu la voĉon de la Eternulo, mia Dio, kaj ĉi tiun grandan fajron mi ne vidu plu, por ke mi ne mortu. Kaj la Eternulo diris al mi: Bona estas tio, kion ili diris. Profeton Mi starigos por ili el la mezo de iliaj fratoj, similan al vi; kaj Mi metos Miajn vortojn en lian buŝon, kaj li parolos al ili ĉion, kion Mi ordonos al li. Kaj se iu homo ne aŭskultos Miajn vortojn, kiujn li parolos en Mia nomo, tiun Mi punos. Sed profeton, kiu arogos diri en Mia nomo ion, kion Mi ne ordonis al li diri, aŭ kiu parolos en la nomo de aliaj dioj, tiun profeton oni mortigu. Kaj se vi diros en via koro: Kiel ni ekkonos la vorton, kiun ne diris la Eternulo? Kion la profeto diros en la nomo de la Eternulo kaj la afero ne fariĝos kaj ne plenumiĝos – tio estas la vortoj, kiujn la Eternulo ne diris; pro aroganteco diris tion la profeto; ne timu lin.

Unua Responsorio


Profeton Mi starigos por ili el la mezo de iliaj fratoj, similan al vi; kaj Mi metos Miajn vortojn en lian buŝon. Li parolos al ili ĉion, kion Mi ordonos al li.

Profeton Mi starigos por ili el la mezo de iliaj fratoj, similan al vi; kaj Mi metos Miajn vortojn en lian buŝon. Li parolos al ili ĉion, kion Mi ordonos al li.

Mi sendos mian amatan filon. Ĉi tiu estas vere la profeto, kiu devis veni en la mondon.

Li parolos al ili ĉion, kion Mi ordonos al li.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Profeton Mi starigos por ili el la mezo de iliaj fratoj, similan al vi; kaj Mi metos Miajn vortojn en lian buŝon. Li parolos al ili ĉion, kion Mi ordonos al li. – Rea 18, 18; Luk 20, 13b; Joh 6, 14b

Dua Legaĵo – Concilium Vaticanum II


El la konstitucio «Sacrosanctum Concilium» de la 2a Vatikana Koncilio pri la liturgio

Christus præsens adest Ecclesiæ suæ

Christus Ecclésiæ suæ semper adest, præsértim in actiónibus litúrgicis. Præsens adest in missæ sacrifício, cum in minístri persóna idem nunc ófferens sacerdótum ministério, qui seípsum tunc in cruce óbtulit, tum máxime sub speciébus eucharísticis. Præsens adest virtúte sua in sacraméntis, ita ut cum áliquis baptízat, Christus ipse baptízet. Præsens adest in verbo suo, síquidem ipse lóquitur dum sacræ Scriptúræ in Ecclésia legúntur. Præsens adest dénique dum súpplicat et psallit Ecclésia, ipse qui promísit: Ubi sunt duo vel tres congregáti in nómine meo, ibi sum in médio eórum.

Reápse tanto in ópere, quo Deus perfécte glorificátur et hómines sanctificántur, Christus Ecclésiam, sponsam suam dilectíssimam, sibi semper consóciat, quæ Dóminum suum ínvocat et per ipsum ætérno Patri cultum tríbuit.

Mérito ígitur liturgía habétur véluti Iesu Christi sacerdotális múneris exercitátio, in qua per signa sensibília significátur et modo síngulis próprio effícitur sanctificátio hóminis, et a mýstico Iesu Christi córpore, cápite nempe eiúsque membris, ínteger cultus públicus exercétur.

Proínde omnis litúrgica celebrátio, útpote opus Christi sacerdótis eiúsque córporis, quod est Ecclésia, est áctio sacra præcellénter, cuius efficacitátem eódem título eodémque gradu nulla ália áctio Ecclésiæ adæquat.

In terréna liturgía cæléstem illam prægustándo participámus, quæ in sancta civitáte Ierúsalem, ad quam peregríni téndimus, celebrátur, ubi Christus est in déxtera Dei sedens, sanctórum miníster et tabernáculi veri; cum omni milítia cæléstis exércitus hymnum glóriæ Dómino cánimus; memóriam sanctórum venerántes partem áliquam et societátem cum iis sperámus; salvatórem exspectámus Dóminum nostrum Iesum Christum, donec ipse apparébit vita nostra, et nos apparébimus cum ipso in glória.

Mystérium paschále Ecclésia, ex traditióne apostólica, quæ oríginem ducit ab ipsa die resurrectiónis Christi, octáva quaque die célebrat, quæ dies Dómini seu dies domínica mérito nuncupátur. Hac enim die christifidéles in unum conveníre debent ut, verbum Dei audiéntes et eucharístiam participántes, mémores sint passiónis, resurrectiónis et glóriæ Dómini Iesu, et grátias agant Deo qui eos regenerávit in spem vivam per resurrectiónem Iesu Christi ex mórtuis. Itaque dies domínica est primordiális dies festus, qui pietáti fidélium proponátur et inculcétur, ita ut étiam fiat dies lætítiæ et vacatiónis ab ópere. Aliæ celebratiónes, nisi revéra sint máximi moménti, ipsi ne præponántur, quippe quæ sit fundaméntum et núcleus totíus anni litúrgici.


Originala teksto: Constitutio Sacrosanctum Concilium Concilii Vaticani secundi de Liturgia nn. 7-8.106

Dua Responsorio


Kristo preĝas por ni kiel nia pastro, li preĝas en ni kiel nia kapo, li estas adorata de ni kiel nia Dio. Ni ekkonu do nian voĉon en Li kaj Lian voĉon en ni.

Kristo preĝas por ni kiel nia pastro, li preĝas en ni kiel nia kapo, li estas adorata de ni kiel nia Dio. Ni ekkonu do nian voĉon en Li kaj Lian voĉon en ni.

Tial: Kiam ni preĝante parolas al Dio, ni ĉiam restu ligitaj kun la Filo.

Ni ekkonu do nian voĉon en Li kaj Lian voĉon en ni.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kristo preĝas por ni kiel nia pastro, li preĝas en ni kiel nia kapo, li estas adorata de ni kiel nia Dio. Ni ekkonu do nian voĉon en Li kaj Lian voĉon en ni.

Preĝo


Ĉiopova eterna Dio,
gvidu nian vivon laŭ Via sankta volo,
por ke ni meritu esti riĉaj de bonaj agoj
en la nomo de Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


Ciklo A

¶ Piedirante apud la maro de Galileo,
Jesuo vidis du fratojn,
ĵetantajn reton en la maron,
kaj li vokis ilin.
Kaj ili tuj forlasis la retojn,
kaj sekvis lin. – kp. Mat 4, 18-20

Ciklo B

¶ Jesuo diris al Simono kaj Andreo:
Venu post mi,
kaj mi igos vin fariĝi kaptistoj de homoj. – Mar 1, 17

Ciklo C

¶ La spirito de la Eternulo estas sur mi,
Li min sanktoleis, por bonanonci al malriĉuloj. – el Luk 4, 18

Preĝo


Ĉiopova eterna Dio,
gvidu nian vivon laŭ Via sankta volo,
por ke ni meritu esti riĉaj de bonaj agoj
en la nomo de Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Jesuo predikis la evangelion de la regno,
kaj kuracis ĉian malfortaĵon inter la popolo. – kp. Mat 4,23

Ciklo B

¶ Ili tuj forlasis la retojn,
kaj sekvis lin.
Haleluja. – Mar 1, 17

Ciklo C

¶ Kunvolvinte la libron, Jesuo ekparolis al ili:
Hodiaŭ tiu skribo plenumiĝas en viaj oreloj. – el Luk 4, 20.21

Preĝo


Ĉiopova eterna Dio,
gvidu nian vivon laŭ Via sankta volo,
por ke ni meritu esti riĉaj de bonaj agoj
en la nomo de Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.