Dimanĉo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 11a Ordinara Semajno > Dimanĉo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Dimanĉo

Propraj:


► VESPERA LAŬDO (1)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Kaj vidante la homamasojn,
Jesuo estis kortuŝita pri ili,
ĉar ili estis mizerigitaj kaj disigitaj,
kiel ŝafoj ne havantaj paŝtiston. – Mat 9, 36

Ciklo B

¶ Tia estas la regno de Dio,
kvazaŭ homo ĵetus semojn sur la teron,
kaj dormus kaj leviĝus nokte kaj tage,
kaj la semoj burĝonus kaj kreskus,
li ne scias kiel. – el Mar 4, 26-27

Ciklo C

¶ Kaj jen estis en la urbo virino pekulino.
Ŝi alportis alabastran vazon da ŝmiraĵo.
Plorante, ŝi komencis priverŝi liajn piedojn per ŝiaj larmoj.
Ŝi kisadis liajn piedojn, kaj ŝmiris ilin per la ŝmiraĵo. – el Luk 7, 37-38

Preĝo


Dio, forto de tiuj, kiuj esperas al Vi,
aŭskultu favore nian alvokon:
Ĉar nenion ni kapablas fari sen Via helpo,
protektu nin ĉiam per Via graco,
por ke ni, plenumante Viajn ordonojn,
plaĉu al Vi pri niaj intencoj kaj agadoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Juĝ 2, 6 - 3, 4


El la libro Juĝistoj

Kaj Josuo forliberigis la popolon, kaj la Izraelidoj iris ĉiu al sia hereda parto, por ekposedi la landon. Kaj la popolo servis al la Eternulo dum la tuta vivo de Josuo, kaj dum la tuta vivo de la plejaĝuloj, kiuj vivis longe post Josuo, kaj kiuj vidis ĉiujn grandajn farojn de la Eternulo, kiujn Li faris al Izrael. Kaj mortis Josuo, filo de Nun, servanto de la Eternulo, en la aĝo de cent dek jaroj. Kaj oni enterigis lin inter la limoj de lia posedaĵo en Timnat-Ĥeres, sur la monto de Efraim, norde de la monto Gaaŝ. Kaj ankaŭ tiu tuta generacio alkolektiĝis al siaj patroj; kaj aperis post ili generacio alia, kiu ne konis la Eternulon, nek la farojn, kiujn Li faris al Izrael.

Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj servis al Baaloj. Kaj ili forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj, kiu elkondukis ilin el la lando Egipta, kaj ili sekvis aliajn diojn, el la dioj de la popoloj, kiuj estis ĉirkaŭ ili, kaj ili adoris ilin, kaj kolerigis la Eternulon. Kaj ili forlasis la Eternulon, kaj servis al Baal kaj al Aŝtar. Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de rabistoj, kiuj prirabis ilin, kaj Li vendis ilin en la manojn de iliaj malamikoj ĉirkaŭe; kaj ili ne povis plu sin teni antaŭ siaj malamikoj. Kien ajn ili iris, la mano de la Eternulo estis kontraŭ ili por malbono, kiel la Eternulo diris kaj kiel la Eternulo ĵuris al ili; kaj ili estis tre premataj.

Kaj la Eternulo starigis juĝistojn, kiuj savis ilin el la manoj de iliaj rabintoj; tamen ankaŭ la juĝistojn ili ne obeis, sed ili malĉastis kun aliaj dioj kaj adoris ilin, rapide dekliniĝis de la vojo, kiun iris iliaj patroj, obeante la ordonojn de la Eternulo; ili tiel ne agis. Kaj kiam la Eternulo starigis por ili juĝistojn, kaj la Eternulo estis kun la juĝisto, kaj savadis ilin el la manoj de iliaj malamikoj dum la tuta vivo de la juĝisto, ĉar la Eternulo kompatis ilin, kiam ili ĝemis pro siaj turmentantoj kaj premantoj: tiam, apenaŭ la juĝisto mortis, ili denove fariĝis pli malbonaj ol iliaj patroj, sekvante aliajn diojn, servante al ili, kaj adorante ilin. Ili ne dekliniĝis de siaj faroj kaj de sia malbona vojo.

Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Izrael, kaj Li diris: Ĉar ĉi tiu popolo malobeis Mian interligon, kiun Mi donis al iliaj patroj, kaj ne aŭskultis Mian voĉon, tial Mi ankaŭ forpelos de ili neniun el la popoloj, kiujn restigis Josuo, kiam li mortis; por elprovi per ili Izraelon, ĉu ili observos la vojon de la Eternulo kaj iros ĝin, kiel observis iliaj patroj, aŭ ne.

Kaj la Eternulo restigis tiujn popolojn, kaj ne rapidis elpeli ilin, kaj ne transdonis ilin en la manojn de Josuo.

Kaj jen estas la popoloj, kiujn la Eternulo restigis, por elprovi per ili Izraelon, ĉiujn, kiuj ne sciis pri ĉiuj militoj kontraŭ Kanaan; por ke eksciu la generacioj de la Izraelidoj, por lernigi militon al tiuj, kiuj antaŭe ne konis ĝin: kvin princoj de Filiŝtoj, kaj ĉiuj Kanaanidoj, kaj Cidonanoj, kaj Ĥividoj, kiuj loĝis sur la monto Lebanon, de la monto Baal-Ĥermon ĝis la eniro de Ĥamat. Ili restis, por elprovi per ili la Izraelidojn, por sciiĝi, ĉu ili obeos la ordonojn de la Eternulo, kiujn Li donis al iliaj patroj per Moseo.

Unua Responsorio


Ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Lia popolo, kaj Li donis ilin en la manojn de idolanoj. Li ekrigardis ilian suferon, kiam Li aŭdis ilian kriadon.

Ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Lia popolo, kaj Li donis ilin en la manojn de idolanoj. Li ekrigardis ilian suferon, kiam Li aŭdis ilian kriadon.

Kaj la Eternulo starigis juĝistojn, kiuj savis ilin el la manoj de iliaj rabintoj.

Li ekrigardis ilian suferon, kiam Li aŭdis ilian kriadon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Lia popolo, kaj Li donis ilin en la manojn de idolanoj. Li ekrigardis ilian suferon, kiam Li aŭdis ilian kriadon. – el Psa 106, 40-41.44; Juĝ 2, 16

Dua Legaĵo – Cyprianus Carthaginiensis


El la traktato de la sankta episkopo kaj martiro Cipriano el Kartago pri la Preĝo de la Sinjoro

Oratio ex humili corde procedat

Sit orantibus sermo et precatio cum disciplina quietem continens et pudorem. Cogitemus nos sub conspectu Dei stare. Placendum est divinis oculis et habitu corporis et modo vocis. Nam ut impudentis est clamoribus strepere, ita contra congruit verecundo modestis precibus orare. Denique magisterio suo Dominus secreto orare nos praecepit, in abditis et remotis locis, in cubiculis ipsis, quod magis convenit fidei, ut sciamus Deum ubique esse praesentem, audire omnes et videre, et maiestatis suae plenitudine in abdita quoque et occulta penetrare, sicut scriptum est: Ego Deus approximans, et non Deus de longinquo. Si absconditus fuerit homo in absconditis, ego ergo non videbo eum? nonne caelum et terram ego impleo? Et iterum: In omni loco oculi Dei speculantur bonos et malos.

Et quando in unum cum fratribus convenimus et sacrificia divina cum Dei sacerdote celebramus, verecundiae et disciplinae memores esse debemus, non passim ventilare preces nostras inconditis vocibus nec petitionem commendandam modeste Deo tumultuosa loquacitate iactare, quia Deus non vocis sed cordis auditor est, nec admonendus est clamoribus qui cogitationes videt, probante Domino et dicente: Quid cogitatis nequam in cordibus vestris? Et alio loco: Et scient omnes Ecclesiae quia ego sum scrutator renis et cordis.

Quod Anna in primo Regnorum libro Ecclesiae typum portans custodit et servat, quae Deum non clamosa petitione sed tacite et modeste intra ipsas pectoris latebras precabatur. Loquebatur prece occulta sed manifesta fide, loquebatur non voce sed corde, quia sic Dominum sciebat audire, et impetravit efficaciter quod petiit, quia fideliter postulavit. Declarat Scriptura divina, quae dicit: Loquebatur in corde suo et labia eius movebantur et vox eius non audiebatur, et exaudivit eam Dominus. Item legimus in psalmis: Dicite in cordibus vestris et in cubilibus vestris compungimini. Per Ieremiam quoque haec eadem Spiritus Sanctus suggerit et docet dicens: In sensu autem tibi debet adorari, Domine.

Adorans autem, fratres dilectissimi, nec illud ignoret, quemadmodum in templo cum pharisaeo publicanus oraverit. Non allevatis in caelum impudenter oculis nec manibus insolenter erectis, pectus suum pulsans et peccata intus inclusa contestans, divinae misericordiae implorabat aŭilium, et cum sibi pharisaeus placeret, sanctificari hic magis meruit qui sic rogavit, qui spem salutis non in fiducia innocentiae suae posuit, cum innocens nemo sit, sed peccata confessus humiliter oravit, et exaudivit orantem qui humilibus ignoscit.


Originala teksto: Cyprianus Carthaginiensis († 258): Tractatus de dominica oratione, Cap. 4-6; en: Corpus Scriptorum Ecclesiasticorum Latinorum 3, 268-270

Dua Responsorio


Ni konsideru, kiamaniere ni staru antaŭ la okuloj de Dio kaj Liaj anĝeloj. Kaj tiamaniere ni psalmu, ke nia koro harmonias kun nia voĉo.

Ni konsideru, kiamaniere ni staru antaŭ la okuloj de Dio kaj Liaj anĝeloj. Kaj tiamaniere ni psalmu, ke nia koro harmonias kun nia voĉo.

Ni scias, ke por esti elaŭdataj ne helpas al ni multaj vortoj, sed ja gravas pura koro kaj vera kontricio.

Tiamaniere ni psalmu, ke nia koro harmonias kun nia voĉo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ni konsideru, kiamaniere ni staru antaŭ la okuloj de Dio kaj Liaj anĝeloj. Kaj tiamaniere ni psalmu, ke nia koro harmonias kun nia voĉo. – sen fontoindiko

Preĝo


Dio, forto de tiuj, kiuj esperas al Vi,
aŭskultu favore nian alvokon:
Ĉar nenion ni kapablas fari sen Via helpo,
protektu nin ĉiam per Via graco,
por ke ni, plenumante Viajn ordonojn,
plaĉu al Vi pri niaj intencoj kaj agadoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


Ciklo A

¶ Ĉi tiujn dek du Jesuo forsendis,
kaj ordonis al ili, dirante:
iru prefere al la perditaj ŝafoj de la domo de Izrael. – el Mat 10, 3-6

Ciklo B

¶ Al kio ni komparu la regnon de Dio?
Al sinapa semeto, kiu estas pli malgranda ol ĉiuj aliaj semoj,
tamen semite, kreskas kaj fariĝas pli granda ol ĉiuj legomoj. – el Mar 4, 30-32

Ciklo C

¶ Ŝiaj pekoj, kiuj estas multaj, estas pardonitaj; ĉar ŝi multe amis;
sed al kiu malmulto estas pardonita, tiu malmulte amas. – el Luk 7, 47

Preĝo


Dio, forto de tiuj, kiuj esperas al Vi,
aŭskultu favore nian alvokon:
Ĉar nenion ni kapablas fari sen Via helpo,
protektu nin ĉiam per Via graco,
por ke ni, plenumante Viajn ordonojn,
plaĉu al Vi pri niaj intencoj kaj agadoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Dum vi iros, prediku, dirante:
La regno de la ĉielo alproksimiĝis.
Donace vi ricevis, donace donu. – el Mat 10, 7-9

Ciklo B

¶ Per multaj paraboloj Jesuo parolis.
Private li klarigis ĉion al siaj disĉiploj. – el Mar 4, 33-34

Ciklo C

¶ Jesuo diris al la virino:
Via fido vin savis;
iru en pacon. – Luk 7, 50

Preĝo


Dio, forto de tiuj, kiuj esperas al Vi,
aŭskultu favore nian alvokon:
Ĉar nenion ni kapablas fari sen Via helpo,
protektu nin ĉiam per Via graco,
por ke ni, plenumante Viajn ordonojn,
plaĉu al Vi pri niaj intencoj kaj agadoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.