Dimanĉo ☐
Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 15a Ordinara Semajno > Dimanĉo
Stato:
Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Dimanĉo
Propraj:
► VESPERA LAŬDO (1)
⇒ Malfermo, Himno k. t. p.
Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)
Ciklo A
¶ Jesuo multe parolis al la homamaso per paraboloj, dirante:
Jen semisto eliris, por semi. – kp. Mat 13, 3
Ciklo B
¶ Jesuo alvokis al si la dek du,
kaj donis al ili aŭtoritaton super malpuraj spiritoj. – kp. Mar 6, 7
Ciklo C
¶ Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro,
kaj vian proksimulon kiel vin mem. – el Luk 10, 28
Preĝo
Dio, kiu montras la lumon de Via vero al la devojiĝantoj,
por ke ili povu reveni al la ĝusta vojo,
ebligu, ke ĉiuj, kiuj sin konfesas kristanoj,
forigu ĉion, kio kontraŭas ĉi tiun nomon,
kaj praktiku ĉion, kio kun ĝi kongruas.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
► HORO DE LA LEGAĴOJ
⇒ Malfermo, Himno k. t. p.
Unua Legaĵo – 1 Reĝ 16, 29 - 17, 16
El la unua libro de la Reĝoj
Aĥab, filo de Omri, ekreĝis super Izrael en la tridek-oka jaro de Asa, reĝo de Judujo. Kaj Aĥab, filo de Omri, reĝis super Izrael en Samario dudek du jarojn. Kaj Aĥab, filo de Omri, faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, pli ol ĉiuj, kiuj estis antaŭ li. Ne sufiĉis al li, ke li iris en la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat; li prenis al si kiel edzinon Izebelon, filinon de Etbaal, reĝo de la Cidonanoj, kaj li iris kaj servis al Baal kaj adorkliniĝis al li. Kaj li starigis altaron al Baal en la domo de Baal, kiun li konstruis en Samario. Kaj Aĥab faris sanktajn stangojn, kaj Aĥab faris pli da incitado kontraŭ la Eternulo, Dio de Izrael, ol ĉiuj reĝoj de Izrael, kiuj estis antaŭ li. En lia tempo Ĥiel, Bet-Elano, konstruis Jeriĥon. Kun perdo de sia unuenaskito Abiram li fondis ĝin, kaj kun perdo de sia plej juna filo Segub li starigis ĝiajn pordegojn, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Josuo, filo de Nun.
Kaj Elija, la Teŝebano, el la loĝantoj de Gilead, diris al Aĥab: Kiel vivas la Eternulo, Dio de Izrael, antaŭ kiu mi staras, ne estos en ĉi tiuj jaroj roso nek pluvo, krom en la okazo, se mi tion diros.
Kaj aperis la vorto de la Eternulo al li, dirante: Foriru de ĉi tie, kaj direktu vin orienten, kaj kaŝu vin ĉe la torento Kerit, kiu estas oriente de Jordan. El tiu torento vi trinkados, kaj al la korvoj Mi ordonis, ke ili tie vin nutru. Kaj li iris kaj faris, kiel ordonis la Eternulo; li iris kaj restis ĉe la torento Kerit, kiu estas oriente de Jordan. Kaj la korvoj alportadis al li panon kaj viandon matene kaj panon kaj viandon vespere; kaj el la torento li trinkadis. Post kelka tempo la torento elsekiĝis, ĉar ne estis pluvo en la lando.
Tiam aperis al li la vorto de la Eternulo, dirante: Leviĝu, iru Carfaton, kiu apartenas al Cidon, kaj restu tie; Mi ordonis tie al virino vidvino, ke ŝi liveradu al vi manĝaĵon. Kaj li leviĝis, kaj iris Carfaton. Kiam li venis al la pordego de la urbo, li ekvidis virinon vidvinon, kiu kolektis lignon. Kaj li vokis al ŝi, kaj diris: Alportu al mi iom da akvo en vazo, por ke mi trinku. Kaj ŝi ekiris, por preni; tiam li vokis al ŝi, kaj diris: Alportu al mi pecon da pano en viaj manoj. Sed ŝi respondis: Kiel vivas la Eternulo, via Dio, mi ne havas bakitaĵon, sed nur plenmanon da faruno en la vazo kaj iom da oleo en la kruĉo; jen mi kolektis du pecojn da ligno, kaj mi iros kaj pretigos tion por mi kaj por mia filo, kaj ni tion manĝos kaj mortos.
Kaj Elija diris al ŝi: Ne timu, iru kaj faru, kiel vi diris; tamen antaŭe faru al mi el tio malgrandan bakitaĵon kaj alportu al mi; kaj por vi kaj por via filo vi faros poste. Ĉar tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: La faruno en la vazo ne konsumiĝos, kaj la oleo en la kruĉo ne mankos, ĝis la tago, kiam la Eternulo donos pluvon sur la teron. Kaj ŝi iris kaj faris, kiel ordonis Elija; kaj manĝis ŝi kaj li kaj ŝia domo dum kelka tempo. La faruno en la vazo ne konsumiĝis, kaj la oleo en la kruĉo ne mankis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Elija.
Unua Responsorio
Elija preĝis fervore, ke ne pluvu; kaj ne pluvis. Kaj denove li preĝis; kaj la ĉielo donis pluvon.
Elija preĝis fervore, ke ne pluvu; kaj ne pluvis. Kaj denove li preĝis; kaj la ĉielo donis pluvon.
Kaj ekstaris Elija, profeto kiel fajro; lia parolo lumis kiel torĉo. Pro ordono de la Sinjoro li tenis la ĉielon fermita.
Kaj denove li preĝis; kaj la ĉielo donis pluvon.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
Elija preĝis fervore, ke ne pluvu; kaj ne pluvis. Kaj denove li preĝis; kaj la ĉielo donis pluvon. – el Jak 5, 17-18; el Sir 48, 1.3
Dua Legaĵo – Ambrosius Mediolanensis
Komenciĝas la traktato de la sankta episkopo Ambrozo el Milano pri la sakramentoj.
De moralibus cotidianum sermonem habuimus, cum vel patriarcharum gesta vel Proverbiorum legerentur praecepta, ut his informati atque instituti assuesceretis maiorum ingredi vias eorumque iter carpere ac divinis oboedire oraculis, quo renovati per baptismum eius vitae usum teneretis, quae ablutos deceret.
Nunc de mysteriis dicere tempus admonet atque ipsam rationem sacramentorum edere, quam ante baptismum si putassemus insinuandam nondum initiatis prodidisse potius quam edidisse aestimaremur. Deinde quod inopinantibus melius se ipsa lŭ mysteriorum infuderit, quam si ea sermo aliquis praecucurrisset.
Aperite igitur aures et bonum odorem vitae aeternae inhalatum vobis munere sacramentorum carpite. Quod vobis significavimus, cum apertionis celebrantes mysterium diceremus: Effetha, quod est adaperire, ut venturus unusquisque ad gratiam quid interrogaretur cognosceret, quid responderet meminisse deberet. Hoc mysterium celebravit Christus in Evangelio, sicut legimus, cum mutum curaret et surdum.
Post haec reserata sunt tibi sancta sanctarum, ingressus es regenerationis sacrarium. Repete quid interrogatus sis, recognosce quid responderis. Renuntiasti diabolo et operibus eius, mundo et lŭuriae eius ac voluptatibus. Tenetur vox tua non in tumulo mortuorum, sed in libro viventium.
Vidisti illic levitam, vidisti sacerdotem, vidisti summum sacerdotem. Noli considerare corporum figuras, sed ministeriorum gratiam. Praesentibus angelis locutus es, sicut scriptum est: Quia labia sacerdotis custodiunt scientiam et legem exquirunt ex ore ipsius, quoniam angelus est Domini omnipotentis. Non est fallere, non est negare; angelus est qui regnum Christi, qui vitam aeternam annuntiat. Non specie tibi aestimandus, sed munere. Quid tradiderit considera, usum eius expende et statum eius agnosce.
Ingressus igitur, ut adversarium tuum cerneres, cui renuntiandum in os putaris, ad orientem converteris: qui enim renuntiat diabolo, ad Christum convertitur, illum directo cernit obtutu.
Originala teksto: Ambrosius Mediolanensis († 397): Tractatus De mysteriis, nn. 1-7; en: SCh 25 bis, 156-158
Dua Responsorio
Ni iam estis malsaĝaj, malobeemaj, trompitaj, vivantaj en malico kaj envio, malamindaj, kaj malamantaj unu la alian. Sed laŭ Sia kompato Dio savis nin, per la lavado de renasko, kaj per la renovigo de la Sankta Spirito.
Ni iam estis malsaĝaj, malobeemaj, trompitaj, vivantaj en malico kaj envio, malamindaj, kaj malamantaj unu la alian. Sed laŭ Sia kompato Dio savis nin, per la lavado de renasko, kaj per la renovigo de la Sankta Spirito.
Ni iam vivis plenumante la dezirojn de nia karno, kaj ni estis laŭ naturo infanoj de kolerego.
Sed laŭ Sia kompato Dio savis nin, per la lavado de renasko, kaj per la renovigo de la Sankta Spirito.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
Ni iam estis malsaĝaj, malobeemaj, trompitaj, vivantaj en malico kaj envio, malamindaj, kaj malamantaj unu la alian. Sed laŭ Sia kompato Dio savis nin, per la lavado de renasko, kaj per la renovigo de la Sankta Spirito. – el Tit 3, 3.5; Efe 2, 3
Preĝo
Dio, kiu montras la lumon de Via vero al la devojiĝantoj,
por ke ili povu reveni al la ĝusta vojo,
ebligu, ke ĉiuj, kiuj sin konfesas kristanoj,
forigu ĉion, kio kontraŭas ĉi tiun nomon,
kaj praktiku ĉion, kio kun ĝi kongruas.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
► MATENA LAŬDO
⇒ Malfermo, Himno k. t. p.
Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)
Ciklo A
¶ Al vi estas donite scii la misterojn de la regno de la ĉielo,
sed al ili ne estas donite,
diris Jesuo al siaj disĉiploj. – el Mat 13, 11
Ciklo B
¶ La disĉiploj, foririnte, predikis, ke oni pentu. – kp. Mar 6, 12
Ciklo C
¶ Unu Samariano, vojaĝante, alvenis tien, kie li estis,
kaj lin ekvidinte, li kortuŝiĝis,
kaj alproksimiĝis,
kaj bandaĝis liajn vundojn. – el Luk 10, 33-34
Preĝo
Dio, kiu montras la lumon de Via vero al la devojiĝantoj,
por ke ili povu reveni al la ĝusta vojo,
ebligu, ke ĉiuj, kiuj sin konfesas kristanoj,
forigu ĉion, kio kontraŭas ĉi tiun nomon,
kaj praktiku ĉion, kio kun ĝi kongruas.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
► VESPERA LAŬDO (2)
⇒ Malfermo, Himno k. t. p.
Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)
Ciklo A
¶ La semo estas la vorto de Dio,
la semisto estas Kristo.
Ĉiu, kiu lin aŭdas, restos eterne. – kp. Mat 13, 3-23
Ciklo B
¶ Kaj la disĉiploj elpeladis multajn demonojn,
kaj ŝmiradis per oleo multajn malsanulojn
kaj ilin sanigadis. – el Mar 6, 13
Ciklo C
¶ Kiu el tiuj tri, laŭ via opinio, sin montris proksimulo de tiu,
kiu falis en la manojn de la rabistoj?
– Tiu, kiu faris al li kompaton.
– Iru vi, kaj faru tion saman. – el Luk 10, 36-37
Preĝo
Dio, kiu montras la lumon de Via vero al la devojiĝantoj,
por ke ili povu reveni al la ĝusta vojo,
ebligu, ke ĉiuj, kiuj sin konfesas kristanoj,
forigu ĉion, kio kontraŭas ĉi tiun nomon,
kaj praktiku ĉion, kio kun ĝi kongruas.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.