Dimanĉo ☐
Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 27a Ordinara Semajno > Dimanĉo
Stato:
Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Dimanĉo
Propraj:
► VESPERA LAŬDO (1)
⇒ Malfermo, Himno k. t. p.
Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)
Ciklo A
¶ Kiam alproksimiĝis la sezono de fruktoj,
la sinjoro de la vinberejo sendis siajn sklavojn al la kultivistoj,
por ricevi siajn fruktojn. – Mat 21, 34.40
Ciklo B
¶ Fariseoj venis, kaj demandis:
Ĉu estas permesate al viro forsendi sian edzinon?
Sed Jesuo diris al ili:
Kion Dio kunigis, tion homo ne disigu. – el Mar 10, 2.5.9
Ciklo C
¶ La apostoloj diris al la Sinjoro:
Aldonu al ni fidon.
Haleluja. – Luk 17, 5
Preĝo
Ĉiopova, eterna Dio,
kies granda boneco superas ĉiujn meritojn kaj dezirojn de Viaj preĝantoj,
elverŝu sur nin Vian kompaton;
forigu tion, kio maltrankviligas nian konsciencon,
kaj donu tion, kion nia preĝo ne kuraĝas peti.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
► HORO DE LA LEGAĴOJ
⇒ Malfermo, Himno k. t. p.
Unua Legaĵo – 1 Tim 1, 1-20
Komenciĝas la unua letero al Timoteo.
Paŭlo, apostolo de Kristo Jesuo, laŭ la ordono de Dio, nia Savanto, kaj Kristo Jesuo, nia espero, al Timoteo, mia vera filo en fido: Graco, kompato, kaj paco de Dio, la Patro, kaj de Kristo Jesuo, nia Sinjoro.
Kiel mi, ekironte en Makedonujon, petis vin resti en Efeso, por ke vi admonu kelkajn homojn, ke ili ne instruu alian doktrinon, nek atentu fabelojn kaj senfinajn genealogiojn, kiuj naskas diskutojn, pli ol tiun administradon de Dio, kiu estas laŭ la fido – tiel faru. Sed la celo de la admono estas amo el pura koro kaj bona konscienco kaj sincera fido; kion maltrafinte, kelkaj homoj sin deturnis al vanta babilado, dezirante esti instruistoj de la leĝo, kvankam ili ne komprenas tion, kion ili diras, nek tion, pri kio ili faras aserton.
Sed ni scias, ke la leĝo estas bona, se oni ĝin laŭleĝe uzas, sciante, ke la leĝo ekzistas ne por justulo, sed por homoj senleĝaj kaj malobeemaj, malpiaj kaj pekemaj, malsanktaj kaj profanaj, por patromortigantoj kaj patrinomortigantoj, hommortigantoj, malĉastuloj kaj viruzaĉantoj, homŝtelistoj, mensogantoj, falseĵurantoj, kaj ĉio ajn alia kontraŭa al la sana doktrino; laŭ la konfidita al mi evangelio de la gloro de la benata Dio.
Mi dankas Kriston Jesuon, nian Sinjoron, kiu min kapabligas, tial, ke li trovis min fidela, destinante min al sia servado; kvankam mi antaŭe estis blasfemanto kaj persekutanto kaj insultanto; tamen mi ricevis kompaton, ĉar mi tion faris nesciante kaj nekredante; kaj la graco de nia Sinjoro abunde sufiĉegis kun fido kaj amo, kiuj estas en Kristo Jesuo.
Fidinda estas la diro, kaj inda je plena akcepto, ke Kristo Jesuo envenis en la mondon, por savi pekantojn, el kiuj mi estas la ĉefa; tamen pro tiu kaŭzo mi ricevis kompaton, por ke en mi, kiel la ĉefa, Jesuo Kristo elmontru sian tutan paciencegon, kiel ekzemplo por tiuj, kiuj poste kredos al li por eterna vivo.
Nun al la Reĝo eterna, senmorta, nevidebla, la sola Dio, estu honoro kaj gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.
Ĉi tiun zorgadon mi komisias al vi, mia filo Timoteo, laŭ la profetaĵoj, kiuj antaŭiris sur vin, ke per ili vi militadu la bonan militon, tenante la fidon kaj bonan konsciencon, kiun forpuŝinte de si, kelkaj homoj ŝippereis rilate la fidon; el kiuj estas Himeneo kaj Aleksandro, kiujn mi transdonis al Satano, por ke ili lernu ne blasfemi.
Unua Responsorio
La graco de nia Sinjoro abunde sufiĉegis kun fido kaj amo. Kristo Jesuo envenis en la mondon, por savi pekantojn.
La graco de nia Sinjoro abunde sufiĉegis kun fido kaj amo. Kristo Jesuo envenis en la mondon, por savi pekantojn.
Ĉar ĉiuj pekis kaj maltrafis la gloron de Dio,
Kristo Jesuo envenis en la mondon, por savi pekantojn.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
La graco de nia Sinjoro abunde sufiĉegis kun fido kaj amo. Kristo Jesuo envenis en la mondon, por savi pekantojn. – el 1 Tim 1, 14-15; Rom 3, 23
Dua Legaĵo – Gregorius Magnus
El la Pastra Regularo de la sankta papo Gregoro la Unua, la Granda
Sit rector discretus in silentio, utilis in verbo, ne aut tacenda proferat aut proferenda reticescat. Nam sicut incauta locutio in errorem pertrahit, ita indiscretum silentium hos qui erudiri poterant, in errore derelinquit. Saepe namque rectores improvidi humanam amittere gratiam formidantes, loqui libere recta pertimescunt; et iŭta Veritatis vocem, nequaquam iam gregis custodiae pastorum studio, sed mercenariorum vice deserviunt, quia veniente lupo fugiunt, dum se sub silentio abscondunt.
Hinc namque eos per Prophetam Dominus increpat, dicens: Canes muti non valentes latrare. Hinc rursum queritur dicens: Non ascendistis ex adverso, nec opposuistis murum pro domo Israel, ut staretis in proelio in die Domini. Ex adverso quippe ascendere, est pro defensione gregis voce libera huius mundi potestatibus contraire. Et in die Domini in proelio stare, est pravis decertantibus ex iustitiae amore resistere.
Pastori enim recta timuisse dicere, quid est aliud quam tacendo terga praebuisse? qui nimirum si pro grege se obicit, murum pro domo Israel hostibus opponit. Hinc rursum delinquenti populo dicitur: Prophetae tui viderunt tibi falsa et stulta, nec aperiebant iniquitatem tuam, ut te ad paenitentiam provocarent. Prophetae quippe in sacro eloquio nonnumquam doctores vocantur, qui dum fugitiva esse praesentia indicant, quae sunt ventura manifestant. Quos divinus sermo falsa videre redarguit, quia dum corripere culpas metuunt, incassum delinquentibus promissa securitate blandiuntur; qui iniquitatem peccantium nequaquam aperiunt quia ab increpationis voce conticescunt.
Clavis quippe apertionis est sermo correptionis, quia increpando culpam detegit, quam saepe nescit ipse etiam qui perpetravit. Hinc Paulus ait: Ut potens sit exhortari in doctrina sana, et eos qui contradicunt arguere. Hinc per Malachiam dicitur: Labia sacerdotis custodient scientiam, et legem requirent ex ore eius, quia angelus Domini exercituum est. Hinc per Isaiam Dominus admonet, dicens: Clama, ne cesses, quasi tuba exalta vocem tuam.
Praeconis quippe officium suscipit quisquis ad sacerdotium accedit, ut ante adventum iudicis qui terribiliter sequitur, ipse scilicet clamando gradiatur. Sacerdos ergo si praedicationis est nescius, quam clamoris vocem daturus est praeco mutus? Hinc est enim quod super pastores primos in linguarum specie Spiritus Sanctus insedit: quia nimirum quos repleverit, de se protinus loquentes facit.
Originala teksto: Gregorius Magnus († 604), Regula pastoralis, Lib. 2, 4; en: Patrologia Latina 77, 30-31
Dua Responsorio
Mi instruos al la krimuloj Vian vojon; kaj pekuloj revenos al Vi. Mia lango kantos Vian justecon.
Mi instruos al la krimuloj Vian vojon; kaj pekuloj revenos al Vi. Mia lango kantos Vian justecon.
Ho, mia Sinjoro, malfermu miajn lipojn; kaj mia buŝo rakontos Vian gloron.
Mia lango kantos Vian justecon.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
Mi instruos al la krimuloj Vian vojon; kaj pekuloj revenos al Vi. Mia lango kantos Vian justecon. – el Psa 51, 15-17
Preĝo
Ĉiopova, eterna Dio,
kies granda boneco superas ĉiujn meritojn kaj dezirojn de Viaj preĝantoj,
elverŝu sur nin Vian kompaton;
forigu tion, kio maltrankviligas nian konsciencon,
kaj donu tion, kion nia preĝo ne kuraĝas peti.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
► MATENA LAŬDO
⇒ Malfermo, Himno k. t. p.
Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)
Ciklo A
¶ La sinjoro de la vinberejo la malbonulojn mizere pereigos,
kaj li luigos la vinberejon al aliaj kultivistoj,
kiuj donos al li la fruktojn en iliaj sezonoj. – el Mat 18, 19
Ciklo B
¶ Lasu la infanojn veni al mi;
ne malhelpu ilin,
ĉar el tiaj estas la regno de Dio. – el Mar 10, 15
Ciklo C
¶ Se vi havus fidon kiel semeron de sinapo,
vi dirus al ĉi tiu morusarbo:
Estu elradikigita, kaj estu plantita en la maron;
kaj ĝi obeus al vi. – el Luk 17, 6
Preĝo
Ĉiopova, eterna Dio,
kies granda boneco superas ĉiujn meritojn kaj dezirojn de Viaj preĝantoj,
elverŝu sur nin Vian kompaton;
forigu tion, kio maltrankviligas nian konsciencon,
kaj donu tion, kion nia preĝo ne kuraĝas peti.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
► VESPERA LAŬDO (2)
⇒ Malfermo, Himno k. t. p.
Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)
Ciklo A
¶ Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj,
fariĝis ŝtono bazangula:
De la Eternulo ĉi tio fariĝis,
kaj ĝi estas miraklo en niaj okuloj. – kp. Mat 21, 42
Ciklo B
¶ Vere mi diras al vi:
Kiu ne akceptos la regnon de Dio kiel infano,
tiu neniel eniros en ĝin. – Mar 10, 15
Ciklo C
¶ Kiam vi faris ĉion, kio estas ordonita al vi, diru:
Ni estas senutilaj servistoj;
ni faris tion, kion fari estis nia devo. – Luk 17, 10
Preĝo
Ĉiopova, eterna Dio,
kies granda boneco superas ĉiujn meritojn kaj dezirojn de Viaj preĝantoj,
elverŝu sur nin Vian kompaton;
forigu tion, kio maltrankviligas nian konsciencon,
kaj donu tion, kion nia preĝo ne kuraĝas peti.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.