Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 10a de novembro 2018    =>


sabato




ĈI-TAGA VORTO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  Haleluja! Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona;
ĉar eterna estas Lia boneco.

Psa 106,1



ĈI-TAGA INSTRUO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  Ĉar jam aperis la graco de Dio, portante savon al ĉiuj homoj.

Tit 2,11



ĈI-TAGA STROFO

(° = laŭ la germana «Tria Teksto» el Herrnhut)

  Bonecon Vian, Dio, mi prikantos,
muzike pri justeco Via skandos.
Laŭ pia voj' mi iros kun prudent'
kaj pura sent'.

Albrecht Kronenberger, KANTU 246



ETA PREĜO

de Jelly Koopmans-Schotanus

  Mia Patro, gardu min kontraŭ la danĝeroj de la mondo kaj kontraŭ la pasio de senbrida kolero, avareco, egoismo kaj senameco.
Anstataŭu tion per Via amo kaj saĝeco kaj paco.



supren al la komenco de la paĝo