Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 11a de novembro 2018 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco. |
Eli 20,2
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kaj ili (Paŭlo kaj Silas) eliris el la malliberejo, kaj eniris en la domon de Lidia; kaj vidinte kaj konsolinte la fratojn, ili foriris. |
Ago 16,40
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
En mallum' ili sidis, en fero kaj katen', ili eliĝon ne vidis el ombro kaj el ĉen', help-kriis en sufer', Di' ilin liberigis, kondukis el mizer', al taga lumo gvidis. |
Albrecht Kronenberger, KANTU 249.3
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Nobla Reganto de la mondo, ni pensas hodiaŭ al ĉiuj regantoj, al ĉiuj ŝtatoj, al ĉiuj popoloj, al ĉiuj unuopuloj. Nobligu ilin kaj donu al ili la sinceran sopiron al vera paco kaj interkompreno. |