Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 5a de novembro 2018    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Kun volonteco mi faros al Vi oferdonon,
mi gloros Vian nomon, ho Eternulo, ĉar ĝi estas bona.

Psa 54,8



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Patro de kompatoj kaj Dio de ĉia konsolo.

2 Kor 1,3



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  °Laŭdu la Estron ĉiuj adorantoj,
kaj Lin honoru danke niaj kantoj,
kiujn ni portas ĝoje al altaro!
Laŭdu la Estron!
Lasu hodiaŭ nin per Via gvido
sur niaj vojoj ne senhelpe iri,
kaj ĉie ajn en Via graco stari.
Laŭdu la Estron!

Paul Gerhardt, ADORU 116.1.5



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Mia Patro, mi dankas Vin pro ĉio, kion Vi kreskigas sur la tero.
Tio nutru la malsatulojn.
En la bonfartaj landoj oni ne prenu ĉion por si mem kaj kontraŭstaru la ordonojn por detrui la superfluajn nutraĵojn, sed oni disdonu tiujn al la bezonantoj.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo