Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 6a de novembro 2018    =>


mardo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉar Vi ĝojigis min, ho Eternulo, per Viaj agoj;
la farojn de Viaj manoj mi prikantos.

Psa 92,5



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  (Jesuo) diris al la paralizulo: Mi diras al vi: Leviĝu, kaj prenu vian liteton, kaj iru al via domo.
Luk 5,25 Kaj tuj li leviĝis antaŭ ili, kaj prenis tion, sur kio li kuŝis, kaj iris al sia domo, glorante Dion.

el Luk 5,24-25



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Vin, Vin, Plejalta, mi prikantos,
ĉar kie estas dio kiel Vi?
Al Vi mi psalmojn miajn ĉantos;
Spiriton Vian donu Vi al mi,
por ke mi tion faru en Jesu',
per Li al Vi mi plaĉu plu kaj plu.

Albrecht Kronenberger kaj Christa Koß, KANTU 121.1



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Mia Dio, mi preĝas al Vi por la forpelitoj kaj la forlasitoj.
Mia koro estu plena de kompata amo, por ke mi serĉu la perditojn kaj montru la vojon al Vi.
Ili trovu Vin, eble per mia ekzemplo.
Vi regu mian vivsintenon.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo