Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 23a de decembro 2018    =>


dimanĉo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Anĝelo de la Eternulo postenas ĉirkaŭ tiuj, kiuj Lin timas,
kaj Li ilin savas.

Psa 34,8



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Kaj anĝelo de la Eternulo alstaris apud ili (la paŝtistoj), kaj la gloro de la Eternulo brilis ĉirkaŭ ili, kaj ili timis per granda timo.
Kaj la anĝelo diris al ili: Ne timu; ĉar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda ĝojo, kiu estos al la tuta popolo.

Luk 2,9-10



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Ho paŝtistoj Betleĥemaj!
Diru, kion vidis vi?
Kiam venis la anĝelo,
kion tiam diris li?
|: «Gloria in excelsis Deo!» :|

A. M. Roguet, ADORU 207.1



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Jam alproksimiĝas la Kristnaskfesto.
Benu, ho Kreinto, ĉiujn homojn, ankaŭ tiujn, kiuj neniam aŭdis pri la naskiĝo de Via Filo, aŭ tiujn, kiuj ne povas kredi, ke la Bebo en la staltrogo estas Via Filo, naskita de la Virgulino Maria, kiun Vi elektis kiel Lian Patrinon.
Dankon pro ŝia sindono!





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo