Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 24a de decembro 2018 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Al Vi, ho Eternulo, mi vokas; mia Roko, ne silentu al mi. |
el Psa 28,1
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
… ĉar hodiaŭ estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro. |
Luk 2,11
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
°«Li estas Kristo, la Sinjor'. Li volas homojn en dolor' konsoli, levi el mizer', por pekoj esti la ofer'.» |
Martin Luther, ADORU 252.3
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Gloron al Vi en la supera alto! Kiam ni estas kune en la Sankta Vespero, silentigu tiam la bruon de la mondo, de la militoj, de la densa trafiko kaj de nia ribelantaj koroj. Paco, amo kaj adoro venu anstataŭ la bruado. |