Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 26a de decembro 2018 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kaj Dio la Eternulo diris: Ne estas bone, ke la homo estu sola. |
Gen 2,18
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
… tiam li (Simeon) ricevis lin (la infanon) en siajn brakojn, kaj benis Dion, dirante: Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton, Laŭ Via vorto, en paco, Ĉar miaj okuloj vidis Vian savon. |
Luk 2,28-30
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Post la tra dezert' migrado ni alvenos al la cel'. Do, laŭ nia konsidero estas sen gravec' mizero en komparo kun kantado pro ĝojego en ĉiel'. Post la tra dezert' migrado ni alvenos al la cel'. |
Hans Adolf Brorson, ADORU 698.2
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)Kompatu la bestojn, ho Kreinto, kiuj devas suferi en ĉi tiuj tagoj, por ke la homoj manĝu delikate! Pardonu al ili tiun kutimon kaj ŝanĝu ĝin en bonon kaj por la homoj, kaj por la bestoj, ĉiuj ja estas kreitaĵoj de Vi. |