Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 25a de decembro 2018 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
La Eternulo estas mia forto kaj mia ŝildo; Lin fidis mia koro, kaj Li helpis min; tial ekĝojas mia koro, kaj per mia kanto mi Lin gloros. |
Psa 28,7
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kaj la paŝtistoj revenis, glorante kaj laŭdante Dion pri ĉio, kion ili aŭdis kaj vidis, kiel estis parolite al ili. |
Luk 2,20
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
°Flugu, kor', per ĝoj-flugiloj! Super ter' en l' aer' kantas anĝel-miloj. Venu, aŭdu, per la kanto vokas Di' nun al vi: Venis la Savanto! |
Paul Gerhardt, ADORU 219.1
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Hodiaŭ ni memoras, ho Patro, ke Via Filo naskiĝis por ni kaj venis kiel infaneto en la mondon. Ni ne festu tiun feston romantike aŭ tradicie, sed ni pensu al Via vera intenco: Vi sendis Vian Filon por savi nin kaj ŝanĝi niajn korojn. Ni dankadas Vin! |