




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 31a de oktobro 2019 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Gloru la Eternulon, voku Lian nomon; sciigu inter la popoloj Liajn farojn. |
Psa 105,1
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kaj ni vidis kaj atestas, ke la Patro sendis la Filon por esti la Savonto de la mondo. |
1 Joh 4,14
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
1. Remparo estas nia Di', ŝirmaĵo en danĝeroj. En sort' kruela helpas Li la Siajn el mizeroj. La serpenta fort' minacas per mort', Satan' armas sin por turmentad' sen fin', jam revas pri konkeroj. 2. Kaj nin ne helpos propra man', aŭ menso plej genia, sed ŝirmas nin laŭ Dia plan' Heroo glor-radia. Mesi' Lia nom', model' Li de l' hom', Jesu', Dia Fil', majesta Lia bril'. La venko estas Lia! 3. Kaj eĉ se svarmus nia ter' de diablar' rabia, ne timus ni en malesper', ĉar certas venko Dia. La princ' de l' infer' kun ĉia sever' ne restos en fort', jam pretas lia sort': vorteto lin faligos. 4. Firmege staros Dia vort', kaj restos ĝi por ĉiam; inferaj provoj, tempo, mort', ŝancelos ĝin neniam. Kaj se trafos nin malbon' kaj ruin', se viv' pasos for, infan', edzin', honor': la Dia regno staros. |
Martin Luther, ADORU 747
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Eterna Dio, pardonu al ni, ke ni disigitaj servas Vin en diversaj eklezioj kaj komunumoj. Reformu nin ĉiujn, forprenu niajn amatajn tradiciojn kaj vivigu nin. Ni aŭskultu al la Vivanta Vorto. Tiu Vorto kunigu nin. |