




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 1a de novembro 2019 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Pro Via nomo, ho Eternulo, pardonu al mi mian pekon, ĉar ĝi estas granda. |
Psa 25,11
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
… en kiu (en Jesuo Kristo) ni havas la elaĉeton per lia sango, la pardonon de niaj pekoj, laŭ la riĉo de lia graco. |
Efe 1,7
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)1. Pro la sanktuloj jam pasintaj for,
Vin konfesintaj kun sentima kor',
al Vi, Jesuo, ĉiam estu glor'.
Haleluja, haleluja.
2. Vi ilin ŝirmis kontraŭ ĉia fal',
ilin komandis meze de batal',
vojon lumigis en malluma val'.
Haleluja, haleluja.
3. Ho, ke ni ankaŭ en la prova hor',
same batalu brave, kun fervor';
same ricevu kronon de honor'!
Haleluja, haleluja.
4. Komuna servo al la sama cel':
ni sur la tero, ili en ĉiel',
en unueco Dia, kun fidel'.
Haleluja, haleluja.
5. Dum la konflikto, super la danĝer'
kanton triumfan portas la aer',
brakoj fortiĝas, vibras kor-esper'.
Haleluja, haleluja.
6. En okcidento helas ĉiel-or',
por fideluloj venas venka hor',
paco beata, Paradiza glor'.
Haleluja, haleluja.
William Walsham How, ADORU 701 |
[Ĉiuj Sanktuloj]
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Perfekta Dio, ni pensas kaj memoras pri tiuj, kiuj laŭ Via volo vivis kaj laboris, kaj ni admiras ilin. Ni dankas Vin pro ili kaj pro iliaj bonfaroj, kiuj estis inspiritaj de Vi. |