




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 19a de novembro 2019 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ili batalos kontraŭ vi, sed ne venkos vin; ĉar Mi estas kun vi, diras la Eternulo, por savi vin. |
Jer 1,19
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉar la regno de Dio estas ne en parolo, sed en potenco. |
1 Kor 4,20
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
° Sinjor', per forto vestu Vin, subtenu nin kuraĝe. Vi plu nin helpas kun inklin' samkiel jam pra-aĝe. Batalas ni je ĉiu hor', pri ni do zorgu pro favor', ĉe nia flanko staru. |
Friedrich Oser, ADORU 528.1
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ho Patro, konsolu la malsanulojn kaj tiujn, kiuj hodiaŭ mortos. Estu kun ili en la valo de la morto kaj konduku ilin en la eternan vivon. Restu kun la orfoj kaj la aliaj malĝojaj postrestantoj. |