Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 20a de novembro 2019    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĝojas miaj lipoj, kiam mi kantas al Vi; Kaj mia animo, kiun Vi savis.

Psa 71,23



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  … parolante unu al alia per psalmoj kaj himnoj kaj kantoj spiritaj.

Efe 5,19



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  1. Nin premas, nin tenas pekem' kiel ĉen'.
Aĥ, kiu elprenas nin el ĉi katen'?
Liberaj nin faras la sang' de l' Ŝafid'.
Kaj puraj ni staras, en Lia Spirit'.
2. Teruras, timigas la forto de l' mort'.
Aĥ, kiu elportas nin el ĝia sort'?
Liberaj nin faras la sang' de l' Ŝafid'.
Kaj vivaj ni staras, en Lia Spirit'.
3. Memem' nin deprimas, solec' kaj izol'.
Aĥ, kiu eltiras nin el ĉi skatol'?
Liberaj nin faras la sang' de l' Ŝafid'.
Kaj kunaj ni staras, en unu Spirit'.

Albrecht Kronenberger, KANTU 61




ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Eterna Dio, ĉiun tagon mi estu ligita kun Vi.
Ĉio, kion mi sopiras, estu sanktigata en Vi.
La amo de Kristo plenigu ĉiujn miajn pensojn.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo