Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 25a de decembro 2019    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉar du malbonagojn faris Mia popolo: Min ili forlasis, la fonton de viva akvo, por elhaki al si putojn, truhavajn putojn, kiuj ne povas teni akvon.

Jer 2,13



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jen estas la amo, ne ke ni amis Dion, sed ke Li amis nin, kaj sendis Sian Filon kiel repacigon pro niaj pekoj.

1 Joh 4,10



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  1. Ĝoj', ĝoj',
en la mondon venis ĝoj'.
Ĝoju reĝo kun paŝtisto,
ĉar al ni aperis Kristo.
Ĝoj', ĝoj',
en la mondon venis ĝoj'.
2. Lum', lum',
brilas en la nokto lum',
hela el-ĉiela brilo,
ĉar al ni naskiĝis Filo. – Lum' …
3. Beb', beb',
jen en stal' la Dia beb'.
Kaj Jozefo kun Maria
zorgas pri l' infan' gracia. – Beb' …
4. Glor', glor',
sonas el la alto glor'.
Nun malfermas sin ĉieloj,
nun prikantas Lin anĝeloj. – Glor' …
5. Pac', pac',
regu sur la tero pac',
inter foraj kaj proksimaj,
inter povraj kaj sublimaj. – Pac' …
6. Am', am',
granda estas Lia am'.
Sian alton Dio kaŝis
kaj sur niaj stratoj paŝis. – Am' …

Kloster Kirchberg, KANTU 53




ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Hodiaŭ ni memoras, ho Patro, ke Via Filo naskiĝis por ni kaj venis kiel infaneto en la mondon.
Ni ne festu tiun feston romantike aŭ tradicie, sed ni pensu al Via vera intenco: Vi sendis Vian Filon por savi nin kaj ŝanĝi niajn korojn.
Ni dankadas Vin!





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo