




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 26a de decembro 2019 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Aŭskultu, ho reĝoj; atentu, ho princoj: Mi al la Eternulo, mi kantas; mi ludas al la Eternulo, Dio de Izrael. |
Juĝ 5,3
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kaj tion vidinte, ili sciigis pri la diro, kiu estis parolita al ili pri ĉi tiu infano. Kaj ĉiuj aŭdintoj miris pri tio, kion rakontis al ili la paŝtistoj. |
Luk 2,17
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
1. Mi la krucon ne forlasos, kies fino: beatec'. Se mi volas vivi, morti rifuzante krucon porti, sen rekon' min preterpasos iam Krist' en eternec'. Mi la krucon ne forlasos, kies fino beatec'. 2. Post la tra dezert' migrado ni alvenos al la cel'. Do, laŭ nia konsidero estas sen gravec' mizero en komparo kun kantado pro ĝojego en ĉiel'. Post la tra dezert' migrado ni alvenos al la cel'. |
Hans Adolf Brorson, ADORU 698
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)Kompatu la bestojn, ho Kreinto, kiuj devas suferi en ĉi tiuj tagoj, por ke la homoj manĝu delikate! Pardonu al ili tiun kutimon kaj ŝanĝu ĝin en bonon kaj por la homoj, kaj por la bestoj, ĉiuj ja estas kreitaĵoj de Vi. |