




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 11a de januaro 2020 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Sed justeco fluu kiel akvo, kaj vero kiel potenca torento. |
Amo 5,24
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)1 Joh 5, 5-13
Dio donis al ni la vivon eternan; kaj tiu vivo estas en Lia Filo.
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)Mar 18-22
18 Kaj la disĉiploj de Johano kaj la Fariseoj estis fastantaj, kaj oni venis, kaj diris al li: Kial fastas la disĉiploj de Johano kaj de la Fariseoj, sed viaj ne fastas?
19 Kaj Jesuo diris al ili: Ĉu la filoj de la edziĝejo povas fasti, dum la fianĉo estas kun ili? Tiel longe, kiel ili havas kun si la fianĉon, ili ne povas fasti.
20 Sed venos tagoj, kiam la fianĉo estos prenita for de ili, kaj tiam ili fastos en tiuj tagoj.
21 Neniu alkudras flikaĵon el nefulita drapo sur malnovan veston; alie la nova plenigaĵo ion forprenas de la malnova ŝtofo, kaj pli malbona ŝiraĵo fariĝas.
22 Kaj neniu enverŝas novan vinon en malnovajn felsakojn; alie la vino krevigos la felsakojn, kaj la vino elfluos kaj la felsakoj detruiĝos; sed oni enverŝas novan vinon en novajn felsakojn.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Mia Patro, donu ke mi havu hodiaŭ bonan influon je aliaj. Mi ne estu ĝeno por serĉanta homo, sed ĉiu, kiun Vi metos sur mian vojon, venu pli proksime al Vi. |