Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 12a de januaro 2020    =>


dimanĉo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Li malkaŝas la profundaĵon kaj kaŝitaĵon.

el Dan 2,22



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

[Bapto de Jesuo]





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Psa 89 (88), 2-19

La favor-farojn de la Eternulo mi kantos eterne; *
de generacio al generacio mi sciigos Vian fidelecon per mia buŝo.

Ĉar mi diris: Por eterne estas fundamentita la boneco, *
en la ĉielo estas fortikigita Via fideleco.


Mi faris interligon kun Mia elektito. *
Mi ĵuris al David, Mia sklavo:

Por eterne Mi fortikigos vian semon, *
kaj Mi konstruis vian tronon por ĉiuj generacioj.


Kaj la ĉielo gloras Viajn miraklojn, ho Eternulo, *
kaj Vian fidelecon en la anaro de la sanktuloj.

Ĉar kiu en la ĉielo estas egala al la Eternulo? *
Kiu estas simila al la Eternulo inter la potenculoj?

Dio estas potenca en la anaro de la sanktuloj, *
kaj timinda por ĉiuj, kiuj Lin ĉirkaŭas.


Ho Eternulo, Dio Cebaot, / kiu estas potenca kiel Vi, ho Eternulo? *
Kaj Via fideleco estas en ĉio, kio Vin ĉirkaŭas.

Vi regas la malkvietecon de la maro; *
kiam leviĝas ĝiaj ondoj, Vi ilin kvietigas.

Vi faligis Rahabon, kiel mortigiton; *
per Via forta brako Vi diskurigis Viajn malamikojn.


Al Vi apartenas la ĉielo, kaj ankaŭ al Vi apartenas la tero; *
la universon, kaj ĉion, kio ĝin plenigas, Vi fondis.

La nordon kaj la sudon Vi kreis; *
Tabor kaj Ĥermon prikantas Vian nomon.

Vi havas brakon kun forto; *
potenca estas Via mano, alta estas Via dekstra.

Virto kaj justeco estas la fundamento de Via trono; *
boneco kaj vero iras antaŭ Via vizaĝo.


Feliĉa estas la popolo, kiu konas trumpetadon; *
ho Eternulo, en la lumo de Via vizaĝo ili marŝas;

pro Via nomo ili ĝojas la tutan tagon, *
kaj ili fieras pro Via justeco.

Ĉar Vi estas la beleco de ilia forto; *
kaj pro Via favoro altiĝas nia korno.

Ĉar de la Eternulo estas nia ŝildo, *
kaj de la Sanktulo de Izrael estas nia reĝo.





ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Dio de la lumo,
lumigu mian spiriton.
Pribrilu ĉiujn mallumajn angulojn de mia koro kaj faru min infano de la lumo, por ke mi povu transdoni tion al aliaj.
Mi malamu miajn malbonajn sopirojn.
Kreu al mi puran koron.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo