




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 2a de januaro 2020 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
La Eternulo, forviŝos la larmojn de ĉiuj vizaĝoj. |
Jes 25,8
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)1 Joh 2, 22-28
Kaj jen estas la promeso, kiun li promesis al ni: la vivo eterna.
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)Mar 1,1-8
1 La komenco de la evangelio de Jesuo Kristo, Filo de Dio.
2 Kiel estas skribite en la profeto Jesaja: Jen Mi sendas Mian anĝelon antaŭ via vizaĝo, Kaj li preparos vian vojon;
3 Voĉo de krianto en la dezerto: Pretigu la vojon de la Eternulo, Rektigu Liajn irejojn;
4 venis Johano, kiu baptis en la dezerto kaj predikis la bapton de pento por la pardonado de pekoj.
5 Kaj eliris al li la tuta Juduja distrikto, kaj ĉiuj Jerusalemanoj; kaj ili estis baptitaj de li en la rivero Jordan, konfesante siajn pekojn.
6 Kaj Johano estis vestita per kamelharaĵo kaj leda zono ĉirkaŭ siaj lumboj, kaj li manĝadis akridojn kaj sovaĝan mielon.
7 Kaj li predikis, dirante: Venas post mi tiu, kiu estas pli potenca ol mi; la rimenon de liaj ŝuoj mi ne estas inda, kliniĝinte, malligi.
8 Mi vin baptis per akvo; sed li vin baptos per la Sankta Spirito.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Eterna Patro, mi petas Vian helpon pro Via graco. Ne lasu nin sen ŝirmo en ĉi tiu mondo. Ni sentu, ke fajra muro ĉirkaŭas nin. En Via gardo mi estas sekura kaj konsolata. |